Juno Beach
Juno Beach estas la kodnomo kiun ricevis unu el la partoj de la franca marbordo dum la elŝipiĝo en Normandio. Ĉi tiu strando situas inter la strandoj Sword kaj Gold, inter la urboj Saint-Aubin-sur-Mer kaj Courseulles-sur-Mer. Ĝi estis kaptita ĉefe de kanadaj kaj britaj trupoj.
Disvolviĝo
redaktiLa 716-a germana divizio tenis la strandon. Krome la defendoj estis sufiĉe fortaj en tiu sektoro, kaj la bombadoj, kiuj antaŭis la elŝipiĝon, estis malpli efikaj ol atendite. Obstakloj, kanonoj, artilerio, kontraŭtankaj raketoj, maŝinpafiloj kaj bunkroj atendis la kanadajn trupojn, kiuj elŝipiĝis je la 7:35. Malgraŭ la defendo, la kanadanoj sukcesis rompi la defendojn kaj kapti la strandon.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiFonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Playa de Juno en la hispana Vikipedio.
Koordinatoj: 49° 20′ 07″ N 0° 24′ 55″ U / 49.33528 °N, 0.41528 °U (mapo)