John McEnroe
usona tenisisto
John McEnroe estas usona tenisisto. Li naskiĝis la 16-an de februaro 1959 en Wiesbaden, Germanio, do nun estas 65-jara. Inter la jaroj 1978 kaj 1992 li estis tenisa profesiulo. En la unua duono de la 1980-aj jaroj li estis senkonkurence la tutmonde plej bona tenisisto. Interalie li en 1981, 1983 kaj 1984 gajnis la Britan Malferman Turniron de Wimbledon, kaj en 1979, 1980, 1981 kaj 1984 la Usonan Malferman Turniron.
John McEnroe | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1959 (65-jaraĝa) en Wiesbaden |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Nov-Jorko |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Stanford Buckley Country Day School (en) Trinity School (en) Ivy Preparatory School League (en) |
Familio | |
Frat(in)o | Patrick McEnroe (en) |
Edz(in)o | Patty Smyth (en) (1997–) Tatum O'Neal (en) (1986, 1986–1994) |
Infanoj | Kevin John McEnroe (en) ( Tatum O'Neal (en) ) Sean McEnroe (en) ( Tatum O'Neal (en) ) Emily McEnroe (en) ( Tatum O'Neal (en) ) |
Okupo | |
Okupo | tenisisto (1978–2010) tenisa trejnisto ĵurnalisto |
Li famiĝis populare ĉar tre ofte li kverelis kun juĝistoj.