Jida ortografio
La ortografio de la lingvo jido uzas kiel bazon la hebrean alfabeton, kun aldonoj kaj modifoj. Same kiel ĉe la hebrea, la literoj estas legataj dedekstre maldekstren, kaj kvin literoj havas specialajn finajn formojn. Malsame al la hebrea, la jida skribsistemo estas vera alfabeto: ĉiu vokalo estas markita per aparta litero.
Alfabeto
redaktiJen la alfabeto de jido, laŭ la norma ortografio de YIVO.
Litero | IFA | Nomo | Noto |
---|---|---|---|
א | (nenio) | ŝtumer alef | Silenta markilo, ke la silabo komenciĝas per la vokala formo de la sekvanta litero |
אַ | a | paseĥ alef | |
אָ | ɔ | komec alef | |
ב | b | bejs | |
בֿ | v | veys | nur por vortoj pruntitaj el ŝemidaj lingvoj |
ג | ɡ | giml | |
ד | d | daled | |
ה | h | hej | |
ו | ʊ | vov | |
וּ | melupm vov | uzata nur apud ו aŭ antaŭ י | |
ז | z | zajen | |
ח | x | ĥes | nur por vortoj pruntitaj el ŝemidaj lingvoj |
ט | t | tes | |
י | j, i | jud | konsonanta [j], se la unua litero en silabo; vokala [i] aliloke |
יִ | i | ĥirik jud | nur uzata post konsonanta י aŭ apud alia vokalo |
כּ | k | kof | nur por vortoj pruntitaj el ŝemidaj lingvoj |
כ | x | ĥof | |
ך | lange/ende ĥof | fina formo, nur ĉe vortfino | |
ל | l, ʎ | lamed | |
מ | m | mem | |
ם | ŝlos/ende mem | fina formo, nur ĉe vortfino | |
נ | n | nun | |
ן | lange/ende nun | fina formo, nur ĉe vortfino | |
ס | s | sameĥ | |
ע | ɛ, ə | ajin | |
פּ | p | pej | fina formo ne ekzistas |
פֿ | f | fej | |
ף | lange/ende fej | fina formo, nur ĉe vortfino | |
צ | t͡s | cadek | |
ץ | lange/ende cadek | fina formo, nur ĉe vortfino | |
ק | k | kuf | |
ר | ʀ | rejŝ | |
ש | ʃ | ŝin | |
שׂ | s | sin | nur por vortoj pruntitaj el ŝemidaj lingvoj |
תּ | t | tof | nur por vortoj pruntitaj el ŝemidaj lingvoj |
ת | s | sof | nur por vortoj pruntitaj el ŝemidaj lingvoj |
Plurliteraĵoj
redaktiJido uzas la jenajn plurliteraĵojn por prezenti iujn fonemojn:
Plurliteraĵo | IFA | Nomo |
---|---|---|
דזש | d͡ʒ | daled zajen ŝin |
טש | t͡ʃ | tes ŝin |
זש | ʒ | zajen ŝin |
װ | v | cvej vovn |
ױ | ɔj | vov jud |
ײ | ɛj | cvej judn |
ײַ | aj | paseĥ cvej judn |
Interpunkcio
redaktiJido uzas la punkton (.), komon (,), kaj punktokomon (;) same kiel Esperanto; simile pri rondaj kaj rektaj krampoj. La ordinara citilo estas “ ”. La jena interpunkcio estas malsama:
Interpunkcio | Uzo | Ekzemplo | Unikodo |
---|---|---|---|
׳ | markilo de mallongigo | ס׳איז (s’iz), mallongigo de עס איז (es iz) "ĝi estas" | U+05F3 |
״ | markilo de mallongigo | ד״ר (d-r), mallongigo de דאָקטאָר (doktor) "doktoro" | U+05F4 |
־ | streketo | מאַמע־לשון (mame-loŝn, "patrina lingvo", t.e. denaska lingvo, jido) | U+05BE |
Historio
redaktiJido, parolata de judoj en Eŭropo, tradicie uzas la hebrean alfabeton, tamen alimaniere ol la hebrea lingvo (ekz. ĉiu vokalo estas markita per litero).
Je la frua 20-a jarcento, pro kulturaj kaj politikaj kaŭzoj, oni provis normigi la jidan ortografion. La leksikografo Alexander Harkavy eldonis traktaĵon pri jida ortografio kaj jidan vortaron[1] en 1898. L. L. Zamenhof ankaŭ eldonis provon al latina ortografio de jido.
La registaro de Sovetio, en 1920, eldonis normojn pri jido — interalie, ĝi abolis la etimologian specialan ortografion de vortoj pruntitaj el ŝemidaj (hebrea kaj aramea) lingvoj. En 1932, ĝi abolis la apartajn finajn formojn de la kvin konsonantoj. Tamen, la apartaj finaj formoj reenkondukiĝis en 1961.
La Yidisher visnshaftlekher institut (YIVO) fondiĝis en 1925 en Pollando, kaj eldonis proponitan norman ortografion en 1930.[2] YIVO eldonis finan ortografion en 1935.[3]
Pro la okupacio de Pollando far Nazia Germanio, YIVO translokigis sian sidejon al Nov-Jorko, Usono. Poste, YIVO plurfoje reviziis kaj reeldonis la jidan ortografion; la nuna eldono estas la sesa, eldonita en 1999.[4]
Referencoj
redakti- ↑ Harkavy, Alexander. Harkavy's English–Jewish and Jewish–English Dictionary, Hebrew Publishing Company, Nov-Jorko, 1898
- ↑ YIVO, Der aynhaytlekher Yidisher oysleyg: materialn un proyektn tsu der ortografisher konferents fun YIVO, ershte zamlung, Yidisher Visnshaftlekher Institut, Vilna, 1930
- ↑ YIVO, Oysleyg-takones fun Yidish, Yidisher Visnshaftlekher Institut, Vilna, 1935
- ↑ Schaechter, Mordkhe, The Standardized Yiddish Orthography: Rules of Yiddish Spelling, 6a eld., kaj The History of the Standardized Yiddish Spelling, YIVO Institute for Jewish Research, New York, 1999. ISBN 0-914512-25-0