Jacques Lemercier
Jacques LEMERCIER (naskiĝinta ĉirkaŭ 1585; mortinta en 1654) estis arkitekto de la franca renesanco.
Jacques Lemercier | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1585 en Pontoise |
Morto | 13-an de januaro 1654 (69-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Nicolas Le Mercier (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto urbanizisto grafikartisto skulptisto |
Verkoj | Chapelle Sainte-Ursule de la Sorbonne Pavillon de l'Horloge |
Li konstruis multajn preĝejojn por la Jezuitoj. Li konstruis la loĝejon de Kardinalo Richelieu en Parizo (poste la Reĝa Palaco — france Palais Royal), kaj la tutan urbeton Richelieu en la departemento Indre-et-Loire. Ludoviko la 13-a dungis lin por ekplani la pligrandigon de la ĉasloĝejo ĉe Versajlo, sed tiun projekton fakte realigis aliaj arkitektoj (precipe Louis Le Vau kaj Jules Hardouin-Mansart) sub la glora posta reĝo Ludoviko la 14-a.
-
Preĝejo de La Sorbonne (Parizo) -
Desegnaĵo pri la preĝejo Sankta Roĥo (Parizo)