J. Paul Getty Museum
La J. Paul Getty Museum, ofte referencata kiel the Getty (la Getty), estas artmuzeo en Los-Anĝeleso, Kalifornio, kun instalaĵoj en du kampusoj: nome Getty Center kaj Getty Villa.[1]
J. Paul Getty Museum | |||||
---|---|---|---|---|---|
J. Paul Getty Museum | |||||
arta muzeo eldonejo | |||||
Lando | Usono vd | ||||
Situo | Los-Anĝeleso | ||||
Arkitekto(j) | Richard Meier vd | ||||
Estiĝo | 1974 | ||||
Malfermo | 1974 | ||||
Direktoro | Timothy Potts • John Walsh | ||||
Koordinatoj | 34° 4′ 39″ N, 118° 28′ 30″ U (mapo)34.0775-118.475Koordinatoj: 34° 4′ 39″ N, 118° 28′ 30″ U (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 2 023 467 (2016) | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.getty.edu/museum/ | ||||
La Getty Center estas en la kvartalo Brentwood kaj enhavas eŭropajn pentraĵojn de antaŭ la 20-a jarcento, desegnojn, iluminitajn manuskriptojn, skulptaĵojn, dekoraciajn artojn, kaj fotojn el la komenco de fotografio ĝis nun el la tuta mond.o[2][3] La origina Getty muzeo, nome la Getty Villa, estas en la kvartalo Pacific Palisades de Los-Anĝeleso kaj enhavas arton el Antikva Grekio, Romio, kaj Etrurio.[4]
Ekde la 1970-aj jaroj antaŭen la muzeo estis enkotigita per polemikoj rilataj al neklaraj aĉetoj de objektoj, foje falsaj, de dubinda deveno, malpreteco redoni arkeologiaĵojn al la devenlandoj ktp.[5]
Elektita galerio
redakti-
Pontormo, Portreto de halebardisto, 1528
-
Parmigianino, Virgulino kun infano, Sankta Johano la Baptisto, kaj Maria Magdala, ĉirkaŭ 1530
-
Tiziano, Portreto de Alfonso d’Avalos, Markizo del Vasto, 1533
-
Agnolo Bronzino, Virgulino kaj infano kun Sankta Elizabeto kaj Sankta Johano la Baptisto, 1540-1545
-
Petro Paŭlo Rubens, La entombigo, 1612
-
Orazio Gentileschi, Danao, 1621
-
Rembrandt, Rembrandt ridanta, 1628
-
Rembrandt, Maljunulo en militista vesto, 1630
-
Rembrandt, La kidnapo de Eŭropa, 1632
-
Nicolas Poussin, Pejzaĝo je kalma vetero, 1651
-
Jean-Antoine Watteau, La italaj komediistoj, 1720
-
Canaletto, La Granda Kanalo en Venecio el Palazzo Flangini ĝis Campo San Marcuola, ĉirkaŭ 1738
-
Jacques-Louis David, La fratinoj Zénaïde kaj Charlotte Bonaparte, 1821
-
Francisco de Goya, Taŭrludado, 1824
-
J.M.W. Turner, Moderna Romo - Campo Vaccino, 1839
-
Édouard Manet, Portreto de Madame Brunet, 1867
-
Pierre-Auguste Renoir, La Promenado, 1870
-
Claude Monet, Sunleviĝo (maraĵo), 1873
-
Gustave Caillebotte, Junulo ĉefenestre, 1876
-
Édouard Manet, La Rue Mosnier aux drapeaux, 1878
-
Édouard Manet, Printempo, 1881
-
James Ensor, Eniro de Kristo en Bruselo en 1889, 1888
-
Vincent van Gogh, Iridoj, 1889
-
Paul Gauguin, Arii Matamoe (Reĝa fino), 1892
-
Paul Cézanne, Aĵ-pentraĵo kun pomoj, 1893
-
Paul Cézanne, Juna italanino ĉetable, 1895
Notoj
redakti- ↑ "Visitor Figures 2016" (PDF). The Art Newspaper Review. Aprilo 2017. p. 14. Alirita la 23an de Marto, 2018.
- ↑ About the Museum (Getty Museum). Alirita 16a de Marto, 2018.
- ↑ Photographs | the J. Paul Getty Museum. Alirita 16a de Marto, 2018.
- ↑ Visit the Getty. Getty.edu. Alirita 26a de Januaro, 2012.
- ↑ Ariel, David (1a de Aŭgusto, 2007). "Getty to Return Antiquities to Italy". Forbes.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- https://artsandculture.google.com/partner/the-j-paul-getty-museum?hl=en Virtuala vizito al la J. Paul Getty Museum havigita de Google Arts & Culture
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo J. Paul Getty Museum en la angla Vikipedio.