János Dániel Anisits

apotekisto

János Dániel Anisits [jAnoŝ aniŝiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Anisits János Dániel estis hungara apotekisto, altlerneja instruisto.

János Dániel Anisits
Persona informo
Naskiĝo la  9-an de majo 1856(nun 1856-05-09)
en Hungario Zalaegerszeg (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto 1911
en Germanio Berlino (Germana Regno)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo apotekisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Dániel Anisits[1] naskiĝis la 9-an de majo 1856 en Zalaegerszeg (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis 1911 en Berlino.

Biografio

redakti

János Dániel Anisits akiris farmacian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1877. Liaj plej gravaj instruistoj estis Tivadar Margó, Lajos Jurányi, Jenő Jendrassik (fiziologo), Géza Mihalkovics kaj József Szabó (geologo). Post la diplomo li estis apotekisto en propra apoteko en sia naskiĝurbo. En 1883 li migris al Paragvajo. En Asunciono li estis laboratoriestro (1883–1889), poste li estis katedrestro en la loka universitato. En tiu periodo li kolektis ĉefe palmojn kaj kaktojn en Mato Grosso. En 1907 li hejmenvenis kaj laboris en instituto en Budapeŝto, inter 1909-1911 en Berlino.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Újabb adatok a szerbtövis dél-amerikai előfordulásához (1898)

Memorigiloj

redakti
  • memormedalo "Anisits János"
  • kelkaj botanikaĵoj prenis lian nomon, ekzemple Bactris Anisitii; Diplothenium Anisitii; Scheelea Anisitiana

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti