Izoheptano
Izoheptano | |||||
Izoheptano | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 591-76-4 | ||||
ChemSpider kodo | 11094 | ||||
PubChem-kodo | 11582 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | senkolora brulema senodora likvaĵo | ||||
Molmaso | 100,205g mol−1 | ||||
Denseco | 0,679 g/cm−3[1] | ||||
Fandpunkto | -118 °C [2] | ||||
Bolpunkto | 90 °C | ||||
Refrakta indico | 1,392[3] | ||||
Solvebleco | Akvo:nesolvebla | ||||
Memsparka temperaturo | 280 °C | ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H304, H315, H335, H336, H400, H410 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P273, P280, P301+310, P302+352, P303+361+353, P304+340, P312, P321, P331, P332+313, P362, P370+378, P391, P403+233, P403+235, P405, P501 | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Izoheptano aŭ C7H16 estas izomero de la heptano, saturita branĉoĉena hidrokarbonido kun 7 karbonatomoj kaj 16 hidrogenatomoj. La metila grupo sidas en la 2-a karbonatomo de la heksila kateno. Ĝi ĉeestas en preskaŭ ĉiuj komerce disponeblaj heptanoj kiel malpureco, tamen, oni ne povas konsideri ĝin malpura rilate al reakcioj ĉar ĝi posedas similajn fizikajn kaj kemiajn proprecojn kiam komparata al la rektoĉena heptano. Kiel ĉiuj alkanoj, ĝi estas nesolvebla en akvo, sed solvebla en multaj organikaj solvantoj, tiaj kiaj etanolo, eteroj, kloroformo, benzino, benzeno kaj duetila acetato. 2-Metilheksano uzatas kiel solvanto kaj en kemiaj sintezoj. Pro iliaj fizikaj proprecoj, la separado per distilado de la izoheptano elde la heptano estas eblas.
Ene de grupo da izomeroj, tiuj kun pli da branĉoj tendencas ekbruligi pli facile kaj bruli pli komplete. Tial, 2-metilheksano havas pli malaltan memsparkan kaj ekflaman temperaturojn kiam kompare kun heptano. Teorie 2-metilheksano ankaŭ brulas kun malpli fulga flamo, elsendante pli altfrekvencan radiadon; tamen, ĉar heptano kaj 2-metilheksano diferencas per nur unu karbonatomo, laŭ disbranĉigo, ili ambaŭ brulas kun brilflava flamo kiam ekbruligitaj.
Kompare kun n-heptano, 2-metilheksano ankaŭ havas pli malaltajn fandpunktojn kaj bolpunktojn. Pli malalta denseco de likvaĵo troviĝas en 2-metilheksano ol heptano. Izoheptano estis unuafoje sintezita de Charles-Adolphe Wurtz (1817-1884) kaj poste de Harry Grimshaw (1851-1904) kaj Carl Schorlemmer (1834-1892) uzante la korespondan bromidon.[4]
Reakcioj
redaktiReakcio 1
redakti- Preparado de izoheptano per interagado de butilmagnezia bromido kun izopropila bromido:
Reakcio 2
redakti- Sintezo de laboratorio estis raportita, en 1927, tie kie la komponaĵo de Grignard, bromido de butilmagnezio reakciis kun acetono. La 2-metila-2-heksanolo formita estis senhadrigita al 2-metila-2-hekseno kaj poste hidrogenita al 2-metilheksano:
Reakcio 3
redakti- Preparado de izoheptano per reduktigo de la izohepteno: