Istvándi
Istvándi [iŝtvAndi] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Barcs. István signifas: Stefano.
Istvándi | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7987 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 495 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 1′ N, 17° 37′ O (mapo)46.02041111111117.621161111111Koordinatoj: 46° 1′ N, 17° 37′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 30,3 km² (3 030 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Istvándi [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 30 km²
- Loĝantaro: 640
- Poŝtkodo: 7987
- Telefonprefikso: 82
Situo
redaktiIstvándi situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Pécs-Barcs. La lasta urbo kaj Szigetvár troviĝas po 18, Sellye kaj Kadarkút po 29 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1332 laŭ parte latina formo "Stehpandi", tiam la vilaĝo jam havis kirkon. Inter 1726-1945 la kampoj apartenis al familio Esterházy. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, kuracejo, familihelpa servo, vendejo, poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- baroka kalvinana preĝejo (Istvándi) el la 18-a jarcento, sed la turo estas mezepoka
- romkatolika preĝdomo (mesejo) omaĝe al Elizabeto de Hungario
- grenejo
- malnova loĝdomo
Famuloj
redaktiEn Istvándo naskiĝis arkitekto György Szigetvári.
Fontoj
redakti- hungara Vikipedio
- http://maps.google.com
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.istvandi.hu