Iŝtar
Iŝtar estis antikva ĉefdiino kaj vivodona diino de fekundeco en Mezopotamio kaj Levantenio. Aliaj nomoj (depende de la gento) estis Aŝera, aŭ Astartea.
Iŝtar | |
---|---|
diino • dio pri fekundeco • milita dio | |
Verko | Eposo pri Gilgameŝ |
Informoj | |
Eble sama | Astartea • Šauška • Inano |
Sekso | ina |
Patro | Sin |
Gefratoj | Ereŝkigal • Ŝamaŝ |
Edzo/Edzino | Tamuzi • Assur |
Iuj diras, ke por la antikvaj izraelidoj, ŝi estis edzino de Javeo, sed ŝia diservo estis abolita de la reĝo Joŝija (יֹאשִׁיָּהוּ, Jôšijjā́hû; greke Ἰωσίας, Iōsías) en -621 kaj ŝiaj temploj apud la Templo de Jerusalemo estis detruitaj (2 Reĝoj 23:7), sed spite de tio, ŝia hejma kulto daŭris ĝis la 6-a jarcento a.K.. Aliaj kontestas, ĉu la izraelidoj iam toleris aliajn diojn, kaj la arkeologiaj indikaĵoj ne estas certaj.
En la fenica mitologio Tanit, diino de la fekundeco, de la amo kaj de la plezuro, asociita al la bona fortuno, al la Luno kaj al agraraj fruktoj, estis komparata al Iŝtar, la diino patrino.