Honoratus Bonnevie
Honoratus BONNEVIE [boneVI] estis norvega licenciato de filologio kaj esperantisto. Li naskiĝis en la 19-a de oktobro 1858, mortis la 13-an de marto 1936 en Oslo.[1] Li estis prezidanto de la Norvega Esperantista Ligo, membro de la Lingva Komitato, delegito de Internacia Scienca Asocio Esperanta kaj Honora membro de UEA.
Honoratus Bonnevie | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de oktobro 1858 |
Morto | 13-an de marto 1936 (77-jaraĝa) en Oslo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Norvegio |
Familio | |
Patro | Niels Cornelius Bonnevie (en) |
Frat(in)o | Sophie Augusta Bonnevie (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1906–) |
Ĉe la universitato Bonnevie studis filologion, precipe latinan, germanan, grekan kaj pranorvegan lingvojn. Li okupiĝis pri kalendaraj demandoj, kaj verkis libron pri la problemo. Li eklernis Esperanton la 29-an de oktobro 1906. Li iĝis prezidanto de Esperanto-Klubo en Oslo kaj prezidanto kaj sekretario de la Norvega Esperantista Ligo.
Li estis ĉefredaktoro de Norvega Esperantisto unue 1912–1914, kiu komence de 1915 estis anstataŭigita en Norvego de la gazeto de la sveda esperanto-movado, La Espero. Li daŭris kiel kunredaktoro de tiu gazeto 1915–1920 kun la svedoj John Lundgren kaj Johan Helsing ĝis junio 1918, kaj poste tio kun Paul Nylén ĝis decembro 1920.[2]
Bonnevie skribis ke oni unue anoncis la kunigon en Norvega Esperantisto en 1914 kaj ke kelkaj de la malplimulto kiu respondis ”promesis subtenon kaj esprimis konsenton”. Laŭ li, la kunigon estis farindan pro ekonomiaj kialoj (eble rilate al la unua mondmilito), pro kunhelpi al skandinava kunlaboro, kaj pro la ”dum pacaj tempoj ripetitan plendon ke estas tro multe da gazetoj”.[2] En 1922 Norvega Esperantisto reeldoniĝis, kaj Bonnevie denove estis (kun)redaktoro 1922–1924 kaj dum 1932, laŭ EdE.
Bonnevie ankaŭ tradukis literaturaĵojn kaj kunverkis lernolibrojn. Li estis membro de la Lingva Komitato, delegito de Internacia Scienca Asocio Esperanta,[1] kaj honora membro de UEA ekde 1934.[3] Li estis priskribita kiel ”sindona, laborema, ĉiam helpema kaj bonkora samideano”.[1]
Verkoj
redakti- Esperanto-norsk ordbok. Oslo: Arbeider Forlag, 1926. IX, 52 p.
- Esperanto grammatikk og ordlister Esperanto-Norsk og Norsk-Esperanto. Oslo: Norvega Esperantista Ligo, 1927. [2], 64, [2] p.
- La forĝisto kiun ili ne kuraĝis enlasi en Inferon – traduko de verko de Jørgen Moe. Aperis en La Espero n-ro 11, novembro 1917.
Referencoj
redakti- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Bonnevie el la Enciklopedio de Esperanto.