Hardiknut

reĝo de Anglio kaj de Danio

Hardiknut, Harthacnut, Hardeknud, HartheknutHartiknut, ktp., n. 1018, m. la 8-an de junio 1042) estis reĝo de Danio ekde 1035, kaj reĝo de Anglio ekde 1040.

Hardiknut
Reĝo de Danio kaj Anglio
Monero de Hardiknut
Monero de Hardiknut
Persona informo
Hardeknud
Harthacanute
Naskiĝo proks. 1018
en Reĝlando Anglio
Morto 8-an de junio 1042 (1042-06-08)
en Lambeth
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Katedralo de Winchester Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Kristanismo
Ŝtataneco Reĝlando Danio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Dinastio de Jelling vd
Patro Knuto la Granda Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Emma de Normandio Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Goda of England (en) Traduki, Gunhilda of Denmark (en) Traduki, Eduardo la Konfesanto, Harold Harefoot, Alfred Aetheling (en) Traduki kaj Svein Knutsson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en DanioAnglio vd
Reĝo de Danio
Dum 1035-1042
Antaŭulo Knuto la Granda
Sekvanto Magnus la 1-a (Norvegio)
Reĝo de Anglio
Dum 1040-1042
Antaŭulo Harold Harefoot
Sekvanto Eduardo la Konfesanto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liaj gepatroj estis Knuto la Granda kaj Emma de Normandio.

Post la morto de sia patro en 1035 li regis Danion, sed, pro milito kontraŭ Magnus, reĝo de Norvegio, li ne povis akiri la anglan regnon, kie lia duonfrato Harold Harefoot iĝis reĝo. En 1038 aŭ 1039 estiĝis pacakordo inter Hardiknut kaj Magnus, per kiu, se Hardiknut aŭ Magnus mortus senheredonte, la postvivanto sekvus lin kiel reĝo de lia lando. Tiam Hardiknut preparis invadon de Anglio, sed antaŭ ol li eliris de Danio Harold Harefoot mortis la 17-an de marto 1040. Kun 62 militŝipoj Hardaknuto iris al Anglio kie li pace iĝis reĝo. Tie li ordonis ke la kadavro de Harold Harefoot estu forprenata de la tombo kaj ĵetata en marĉejon.

Por pagi la kostojn de sia mararmeo, Hardiknut postulis pezajn impostojn. En 1041 la loĝantoj de Worcester mortigis du impostkolektistojn: la kolera reĝo ordonis al siaj grafoj disrabi kaj forbruligi la urbon kaj la ĉirkaŭan regionon. La saman jaron, laŭ ordonoj de Hardiknut , Eadulf la 3-a, grafo de Northumbria, estis mortigata, probable de Siward, kiu tuj iĝis grafo de Northumbria. Pro la impostoj kaj sia krueleco, Hardiknut ege malpopularis. Laŭ la anglosaksa kroniko, "dum sia tuta regado, li neniam elfaris ion ajn reĝecan".

En 1041 Hardiknut invitis sian ekzilitan duonfraton Eduardon al sia kortego en Anglio, kie verŝajne li nomumis lin sia heredonto. Hardiknut mem neniam edziĝis, kvankam laŭdire estis nelegitima filo Vilhelmo.

La 8-an de junio 1042 li mortis ĉe Lambeth (nun parto de Londono): la anglosaksa kroniko diras, "li mortis dum li staris trinkante, kaj li subite falis teren kun terura konvulsio, kaj la proksimaj homoj ektenis lin, kaj poste li neniam diris iun ajn vorton." Li entombiĝis en la katedralo de Winchester. Eduardo la Konfesanto sekvis lin kiel reĝo de Anglio, kaj Magnus la 1-a (Norvegio) kiel reĝo de Danio.