Granda Mikelono
Granda Mikelono (france Grande Miquelon) estas duoninsulo kiu, kun tiuj de Langlade kaj Le Cap, formas la insulon Mikelono, en la insularo Sankta-Piero kaj Mikelono, transmara kolektivo de Francio situanta sude de Novlando, Kanado. Granda Mikelono situas norde de Langlade kaj sude de Le Cap.
Granda Mikelono | ||
---|---|---|
Granda Mikelono Sankta-Piero kaj Mikelono | ||
preskaŭinsulo | ||
Akvejo | Atlantiko | |
47° 2′ 0″ N, 56° 19′ 0″ U (mapo)47.033333-56.316667Koordinatoj: 47° 2′ 0″ N, 56° 19′ 0″ U (mapo) | ||
| ||
Administrado
redaktiEl administra vidpunkto, Granda Mikelono estas parto de la komunumo (municipo) Miquelon-Langlade. Ĝi havas nur kelkajn domojn relative izolitajn unuj de la aliaj. Vojo pasas laŭ la okcidenta marbordo de la insulo, konektante la vilaĝon Miquelon en la nordokcidento (sur la eksa insulo Le Cap) al Langlade, en la sudo, laŭ la route nationale 3. Alia vojo pasas norde de la duoninsulo.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Grande Miquelão en la portugala Vikipedio.