Globoteatro
Londona teatro
(Alidirektita el Globusteatro)
La Globoteatro, Globa Teatro aŭ en angla Globe Theatre estis teatro en Londono asociita kun William Shakespeare. Ĝi estis konstruita en 1599 fare de la ludanta firmao de Shakespeare, nome la Lord Chamberlain's Men, en tereno posedata de Thomas Brend kaj heredita fare de lia filo, Nicholas Brend kaj nepo Sir Matthew Brend, kaj estis detruita de incendio la 29an de junio 1613.[1] Dua Globoteatro estis konstruita sur la sama ejo antaŭ junio 1614 kaj fermiĝis en 1642.[2]
Globoteatro | ||
---|---|---|
teatrejo, former theater [+] | ||
Koordinatoj | 51° 30′ 24″ N, 0° 5′ 41″ U (mapo)51.506666666667-0.094722222222231Koordinatoj: 51° 30′ 24″ N, 0° 5′ 41″ U (mapo) | |
Estiĝo | 1599 | |
Konsekro | 1599 | |
Globoteatro | ||
Vikimedia Komunejo: Globe Theatre, Southwark [+] | ||
Moderna rekonstruo de la Globo, nomita "Globo de Shakespeare ", malfermiĝis en 1997 ĉirkaŭ 750 futojn (230 m) for de la loko de la origina teatro.[3] De 1909, la nuna Gielgud Theatre estis nomita "Globe Theatre", ĝis ĝi estis renomita en 1994.
Notoj
redakti- ↑ Nagler 1958, p. 8.
- ↑ Encyclopædia Britannica 1998 edition.
- ↑ Mezurite uzante la servon de Google Earth
Eksteraj ligiloj
redakti- Shakespearean Playhouses, de Joseph Quincy Adams, Jr. el Project Gutenberg
- Shakespeare's Globe Rekonstruo de 1996
- A reconstruction of the second Globe La strukturo de Globe per eksterpolado el skizo de Hollar. Universitato de Sidnejo.
- Comprehensive Guide to Shakespeare's Globe Theatre