Giroskopo
Giroskopo estas aparato konsistanta el objekto rotacianta ĉirkaŭ sia akso. La akso de rivoluado estas libera. Giroskopo estas uzebla por mezuri aŭ konservi orientiĝon. Giroskopoj estas uzataj en konstruado de girokompasoj, kio havas multajn aplikojn por navigado, precipe en aviado.