Gadna
Ĉi tiu artikolo temas pri hungaria vilaĝo. Por informoj pri la samnoma israela militista programo, vidu la artikolon Gadna (Israelo).
Gadna estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szikszó. La slava gad signifas: serpento.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 8 km²
- Alto super marnivelo: 180 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.4007/20.9304
- Loĝantaro: 260
- Poŝtkodo: 3815
- Telefonprefikso: 46
Situo
redaktiGadna situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Encs troviĝas 18, Szikszó 25, Miskolc 42, Budapeŝto 213 km-ojn [1] Arkivigite je 2016-08-06 per la retarkivo Wayback Machine.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1330 en formo "Ganna". Dum la turka erao longe vivis tie rutenoj, nuntempe precipe ciganoj. Vilaĝservo estas migra poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- grekokatolika preĝejo omaĝe al Sankta Spirito de 1816
- kalvinana preĝejo
Fontoj
redakti- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.gyaloglo.hu