Gabriela Zapolska
Gabriela Zapolska, ankaŭ Maria Gabriela Janowska [1] (n. la 30-an de marto 1857 en la vilaĝo Підгайці, (elp.Pidhajci), distrikto Łuck, en la historia regiono Volino, hodiaŭ Ukrainio; m. la 17-an de decembro 1921 en Lvivo, ĝis 1990 laŭ la pola nomo Lwów[2]) estis pola verkistino, ĵurnalistino, dramistino, aktorino kaj teatra kritikistino. Gabriela Zapolska estas reprezentanto de pola naturalismo. Ŝi mokis la moralan hipokritecon de la burĝaro, verkis satirajn komediojn, teatraĵojn kaj romanojn.
Gabriela Zapolska | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Gabriela Zapolska | ||
Naskonomo | Maria Gabriela Korwin-Piotrowska | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1857 en Pidhaitsi | |
Morto | 21-an de decembro 1921 (64-jaraĝa) en Lvivo | |
Tombo | Liĉakiva tombejo 49° 50′ 03″ Nordo 24° 03′ 10″ Oriento / 49.83417 °N, 24.05275 °O (mapo) vd | |
Etno | poloj vd | |
Lingvoj | pola vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Dinastio | Q63531766 vd | |
Edz(in)o | Stanisław Janowski (1901–) vd | |
Amkunulo | Marian Gawalewicz (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto teatra aktoro verkisto ĵurnalisto dramaturgo publikigisto vd | |
Laborkampo | Beletro, dramo, literaturo kaj opinia ĵurnalismo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | La moralo de sinjorino Dulska vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiZapolskaja estas pseŭdonimo. Ŝi ankaŭ verkis sub la pseŭdonimon Snezhko-Zapolskaya. Parto de ŝia verkaro estis verkita ankaŭ sub la pseŭdonimoj Józef Maskoff kaj Walery Tomicki. Ŝia vera nomo estis Maria Gabriela Stefania Korvin-Petrovskaja.
Gabriela naskiĝis en Volino en familio de nobeluloj. Ŝi kreskis en Pollando dividita inter Prusio, Rusio kaj Aŭstrio. Zapolska estis la filino de riĉa terposedanto kaj de eksa baletdancistino en la Varsovia teatro. Kontraŭ la deziroj de siaj gepatroj, ŝi aliĝis al vaganta grupo de aktoroj en 1879. En januaro 1882 ŝi estis dungita kiel aktorino en teatro en Krakovo, kie ŝi alprenis la pseŭdonimon Gabriela Zapolska[3].
Ŝi prezentis pli ol 200 teatraĵojn en Lwów, Poznano, Varsovio, Krakovo, Sankt-Peterburgo kaj Parizo inter 1890 kaj 1895 kie ŝi havis kontaktojn kun Nabis, ribelema grupo de studentoj pri arto. En 1902 ŝi fondis teatro-lernejon en Krakovo, kiun ŝi ankaŭ gvidis dum kelkaj jaroj.
Kiel gvida eksponento de pola naturalismo, ŝi ankaŭ estis influita fare de Émile Zola kaj kritikis la pozicion de virinoj en socio, precipe en siaj romanoj. Ŝian artkritikon ŝi dediĉis precipe al impresionismo kaj simbolismo[4]. Kiel ĵurnalistino ŝi ankaŭ interesiĝis pri la juda kulturo kaj kondamnis antisemitismon.
Verkaro
redaktiŜi verkis interalie 41 teatraĵojn, 23 romanojn, 177 novelojn kaj 242 ĵurnalismajn tekstojn.
La dramaj verkoj de Zapolska estas dividitaj en du tipojn: melodramoj por la tiutempe popularaj "ĝardenaj teatroj" (Skiz, Małka Szwarcenkopf) kaj komedioj aŭ tragedioj por grandurbaj teatroj. La lastaj estis klare influitaj de naturalismaj dramoj (profundigo de la psikologio de roluloj, rezigno je komplikaj kaj neverŝajnaj agoj - intrigoj, analizo de homaj karakteroj ktp.).
Specialan gravecon ŝi atingis per siaj teatraĵoj, de kiu la plej grava estas la tragedia komedio Moralność pani Dulskiej (La moralo de sinjorino Dulski) el 1906.
Radio- kaj filmadaptiĝoj ankaŭ estis faritaj de ŝiaj verkoj.
Tradukoj
redaktiMultaj de ŝiaj teatraĵoj estis tradukitaj en plurajn lingvojn kaj prezentitaj en teatroj tra Eŭropo.
Esperanto-traduko
redakti"La moralo de sinjorino Dulska". Temas pri tragikomedio, en kiu la aŭtorino atakas la etburĝan vivon kun ĝiaj hipokriteco, mensogoj kaj malestimoj kontraŭ malriĉuloj kaj malfortuloj.
Referencoj
redakti- ↑ (pl) Pola literaturo. Enciklopedia Gvidilo. Julian Krzyżanowski (red.). Vol. 2: N – Ż. Varsovio: Państwowe Wydawnictwo Naukowe, 1985, p. 672. ISBN 83-01-05369-0
- ↑ (pl) Jadwiga Czachowska: Gabriela Zapolska: monografia bio-bibliograficzna, Wydawnictwo Literackie, 1966, p. 495.
- ↑ (pl) Wiesława Albrecht-Szymanowska: Zapolska Gabriela 1857-1921. En: Iamaj polaj verkistoj. De la komenco de la literaturo ĝis la Juna Pollando. Biografia kaj bibliografia gvidilo. TV Warszawa: 2004, p. 172.
- ↑ (pl) Prozo de ribelo kaj provoko (pri la renkontiĝoj de Gabriela Zapolska kun naturalismo), [en:] Knysz-Rudzka, certaj afinecoj de polaj naturalistoj, Varsovio 1992, pp 113-133