Géza Bárczi
Géza BÁRCZI aŭ laŭ hungara tradicio BÁRCZI Géza (naskiĝis la 9-an de januaro 1894 en Sombor (hungara vilaĝeto, nun en Serbio) - mortis la 7-an de novembro 1975, Budapeŝto) estis unu el la plej elstaraj hungaraj lingvistoj de la 20-a jarcento, membro de la Hungara Scienca Akademio, ekzemplomontra personeco de la sciencisto- kaj instruisto-edukado, parolanto de Esperanto. Lia ĉefa laborkampo estis la hungara lingvo, lia ĉefverko La biografio de la hungara lingvo.
Géza Bárczi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bárczi Géza József |
Naskiĝo | 9-an de januaro 1894 en Sombor |
Morto | 7-an de novembro 1975 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/1-1-66 |
Lingvoj | Esperanto • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Biografio
redaktiVivkuro
redaktiBárczi estas la filo de Iván kaj Sántha Adelberta el Pusztaszántó. En la ĉefgimnazio de Sombor la denaske hungarlingva Géza Bárczi lernis la germanan, turkan kaj Esperanton, eĉ pliaĝa ankaŭ instruis Esperanton en la ĉefgimnazio.
En la Scienca Universitato Loránd Eötvös en Budapeŝto li studis en la hungar-latin-greka, poste en la franca fako. En 1914 – kiel ano de la Eötvös Kolegio – li kun stipendio studvojaĝis al Francio, la vojo tamen fine kondukis al franca internejo (la fama “Nigra Monaĥejo”), kie Géza Bárczi lernis la francan kaj hispanan. Poste danke al interveno de la Internacia Ruĝa Kruco li venis en Svislandon, kaj nur post la hejmreveno en 1920 li akiris la hungara-franca-instruistodiplomon.
En 1932 li akiris la titolon de universitata privatdocento en la Scienca Universitato de Szeged, en la fako pri prafranca lingvo kaj lingvohistorio, en 1938 oni konfirmis la privatdocentan titolon en la Universitato de Budapeŝto. De 1921 ĝis 1941 li instruis en mezlernejo en Budapeŝto, kiel privatdocento li lekciis en la Instituto pri Franca Filologio de la universitato de Szeged de 1932 ĝis 1940, danke al Géza Bárczi la franca lingvista instruado en la universitato de Szeged plifortiĝis.
Ekde 1941 li estis la universitata docento en la Hungar- kaj Finn-ugra Lingvista Katedro de la Universitato en Debrecen, en tiu funkcio li remetis sur la relojn la revuan eldonaĵon “Magyar Nyelvjárások” (Hungaraj Dialektoj”), poste ekde 1952 li laboris kiel docento en la II-a Hungara-Lingvoscienca Katedro de la universitato en Budapeŝto.
Kariero
redaktiLi laboris kiel ĉefprofesoro ĉe la Departemento pri Hungara Lingvistiko. En ĉi tiu pozicio, li helpis kaj subtenis la enkondukon de Esperanto-instruado fare de István Szerdahelyi en Universitato Eötvös Loránd de 1966.
Li estis la rektoro de la Somera Universitato de la Universala Kongreso en Budapeŝto en 1966 kaj en la lastaj jaroj honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio. Li estis membro de la redakta komitato de la revuo La Monda Lingvo-Problemo ekde ĝia fondo.
Esplorterenoj
redaktiLiaj esplorterenoj estis: lingvaj rilatoj inter la franca kaj la hungara; pruntovortoj en la hungara lingvo el la franca; dialektoesplorado; hungaralingvohistorio; historia son- kaj formostudoj; lingvoedukado.
Géza Bárczi kaj Esperanto
redaktiBárczi jam kiel junulo lernis Esperanton kaj en 1914 publikigis sian tradukon de kelkaj scenoj el La tragedio de l' homo (poste tradukota komplete de Kálmán Kalocsay). Sed lia plej grava agado por Esperanto estis lia ekstermovada pledado por la lingvo el lia influriĉa pozicio de eminenta lingvisto.
En lia pozicio kiel docento en la 2-a Hungara Lingvoscienca Katedro de la universitato en Budapeŝto, li helpis kaj subtenis ekde 1966 la enkondukadon de la instruado de Esperanto fare de István Szerdahelyi kaj partoprenis en la prijuĝado de la universitataj esperantlingvaj kaj lingvistaj studlibroj. En la 1-a de julio 1971 li pensiiĝis el la sia instrua posteno.
Li verkis esperantlingve rakontojn, ekzemple La venko de Hathor el la antikva Egipto. La poemoj de Géza Bárczi, prozaj verkoj kaj literaturaj tradukoj al Esperanto aperis en la esperantlingva revuo La Verda Standardo[1]. Poste li eniris la redakcian komisionon de la revuo kaj iĝis ĝia ĉefredaktoro[1]. En postmorte aperinta studo li skribis la jenon pri la lingvo Esperanto:
|
Responde al la demando ĉu nacia lingvo povas fariĝi peranta lingvo de la tuta mondo Géza Bárczi respondis[2]
|
Libro "Pri la internacia lingvo"
redaktiPost lia morto la Hungaria Esperanto-Asocio en libro titolita A nemzetközi nyelvről (Pri la internacia lingvo) arigis diversajn artikolojn verkitajn de Géza Bárczi, aperintajn en la revuoj Eszperantó Magazin, Magyar Nemzet, Népszabadság kaj Köznevelés inter 1966 kaj 1976 kaj intervjuon kun li kaj Imre Szenes en la hungara radio (Magyar Rádio, 1966). Fine tie legeblas lia letero kune subskribita kun Mór Korach, Mihály Gergely, Imre Kutas kaj András Sugár, kiu rezultis en la unua oficiala priparolado en (ĉi-kaze kultura) komisiono de la hungara parlamento je la 14-a de decembro 1979.
Signifo
redaktiUnue li fariĝis fama evoluiganto de la franca kaj poste de la hungara lingvistiko. Kiel instruista personeco li estis elstara. Liaj lernantoj ricevis de li multajn sciojn, metodon, vizion, moralan sintenon, homan atenton kaj varmon. La plej konata lia studento estis la hungara lingvisto Szathmári István. En 1994, okaze de la 100-a datreveno de lia naskiĝo aperis en Budapeŝto memorlibro pri Géza Bárczi.
Kampoj de lia esploro estis interalie franc-hungaraj rilatoj, dialekta esplorado, hungarlingva historio, historia fonologio kaj morfologio, lingvokultivado.
Verkaro (elekto)
redakti- La "lingvo de Pest" (A „pesti nyelv”, Budapeŝto, 1932)
- Prafrancaj fonetiko kaj morfologio (Ó-francia hang- és alaktan, Pécs–Budapeŝto, 1933)
- Pri la mezepokaj valon-hungaraj kontaktoj (A középkori vallon–magyar érintkezésekhez, Budapeŝto, 1937)
- La francaj pruntvortoj en la hungara lingvo (A magyar nyelv francia jövevényszavai, Budapeŝto, 1938)
- Hungara etimologia vortaro (Magyar szófejtő szótár, Budapeŝto, 1941)
- La uzo de lingva historio en la instruado de vivantaj lingvoj (A nyelvtörténet felhasználása az élő nyelvek tanításában, Budapeŝto, 1942)
- Notoj pri la budapeŝta popollingvo (Jegyzetek a budapesti népnyelvről, Debrecen, 1943)
- Malnovaj hungaraj dialektoj (Régi magyar nyelvjárások, Budapeŝto, 1947)
- Fonetiko (Fonetika, Budapeŝto, 1951)
- La fonda letero de la abatejo Tihany kiel lingva memoraĵo (A tihanyi apátság alapító levele mint nyelvi emlék, Budapeŝto, 1951)
- La origino de la hungara vortprovizo (A magyar szókincs eredete, Budapeŝto, 1951)
- Enkonduko al lingvistiko (Bevezetés a nyelvtudományba, Budapeŝto, 1953)
- Hungara fonetiko-historio (Magyar hangtörténet, Budapest, 1954)
- Klariga vortaro de la hungara lingvo. Red. kun László Országh. (A magyar nyelv értelmező szótára, Budapeŝto, 1959 - 1962)
- Biografio de la hungara lingvo (A magyar nyelv életrajza, Budapeŝto, 1963)
- La historio de la hungara lingvo. Kunredaktanto (A magyar nyelv története, Budapeŝto, 1967)
- Nia lingva edukado (Nyelvművelésünk, Budapeŝto, 1974)
- Hungara historia vortformado. I. La vortradikoj (Magyar történeti szóalaktan. I. A szótövek, Budapeŝto, 1980)
- Pasinteco kaj estanteco de la hungara lingvo (A magyar nyelv múltja és jelene, Budapeŝto, 1980)
- Pri la internacia lingvo (A nemzetközi nyelvről, Budapeŝto, 1987)
Honoro
redaktiHonore al lia laboro, la Memora Medalo Géza Bárczi kaj la Premio Géza Bárczi estis establitaj por tiuj, kiuj elstaris en la kampo de lingvistiko. Li ricevis la Kossuth-premion.
Rilata artikolo
redaktiReferencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 (hu) Soós Éva: Bárczi Géza és az eszperantó. Világ és Nyelv évkönyve (Géza Bárczi kaj Esperanto. Jarlibro de Mondo kaj Lingvo), 1979.
- ↑ (hu) En: Világ és Nyelv évkönyve (Jarlibro de Mondo kaj Lingvo), n-ro 116, 1978. Hungara Esperanto-Asocio. Vidu ankaŭ Latin vagy eszperantó (Latina aŭ Esperanto)