Gábor Kemény
hungara politikisto
KEMÉNY Gábor (keme:nj) barono, estis hungara politikisto, publicisto, ministro, akademiano korepondanta (1864) naskita en Ĉombordo la 9-a de julio 1830 kaj mortinta en Ajnácskő la 23-an de oktobro 1888. Lia patro estis Dénes Kemény (politikisto).
Gábor Kemény | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de julio 1830 en Aiud |
Morto | 23-an de oktobro 1888 (58-jaraĝa) en Hajnáčka |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto ![]() |
Biografio
redaktiGábor Kemény studis en Nagyenyed kaj eksterlande. Post la falo de Hungara revolucio de 1848 li studis minadon en Selmecbánya. Li vojaĝis, li faris jurajn kaj historiajn studojn. En 1863 en la landkunveno de Transilvanujo li estis deputito de Gyulafehérvár. Inter la 5-a de decembro 1878 kaj 11-a de oktobro 1882 li estis ministro por agrikulturaj, industriaj kaj komercaj aferoj. Ekde 1887 li estis la prezidanto de la Magyar Történelmi Társulat (Hungara Historia Asocio).
Verkoj
redakti- A nemzetek fejlődéséről (Kolozsvár, 1856);
- Helyzetünk és jövőnk (Pest, 1859);
- Nagy Enyednek… veszedelme 1848/48-ben (Pest, 1863).
Literaturo
redakti- György Endre: Emlékbeszéd br. K. G. felett (MTA Emlékbeszédek, VIII. Bp., 1894).