Fundamentoj de la Kvakerismo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Fundamentoj de la Kvakerismo [1] [2]. De Stephen, el la angla trad. Butler. 1916, XV kaj 154 p. Historio kaj principoj de la Societo de Amikoj (v). Bona traduko.

Fundamentoj de la Kvakerismo
Fundamentoj de la Kvakerismo
Fundamentoj de la Kvakerismo
Aŭtoro Caroline Stephen
Eldonjaro 1916
Urbo Londono
Eldoninto Brita Esperanto-Asocio
Paĝoj 154
vdr

Recenzoj

redakti
 
 De kiam S-ro Butler sciigis al mi, antaŭ kelkaj monatoj, ke li laboras super traduko de la suprecitita libro, mi atendis ĝian aperon en Esperanta vesto kun forta deziro, preskaŭ kun senpacienco, ĉar mi s, ke verko de nia lerta amiko estas tre bonveniginda aldono al nia Esperanta literaturo, ne nur el lingva vidpunkto, sed ankaŭ pro ĝia enhavo. Kvankam mi ne estas ano de “La Religia Societo de Amikoj” (tamen mi ĉiam sentis min allogata de ĝia kvieta maniero de Diservo) mi ne povas al mi prezenti libron (krom, kompreneble, la Biblio) kies apero estas pli ĝustatempa, kaj kies tralego havos pli bonfaran influon sur pensemajn, bonvolemajn homojn, ol tiu ĉi bela, senartifika elmontro de kvakeraj principoj, moroj kaj idealoj. Por multaj legantoj de la ĵus aperinia libro estos tre animtrank- vilige sin turni de la nuntempa interna senripozeco kaj ekstera, terura malpaco al la ĝin reganta trankvilo kaj kvietaj certaĵoj. Mi tute malĝuste komprenas la pensojn de multaj kristanoj en la nuna tempo, se ili ne kun pli kaj pli akre dolorantaj koroj sin demandadas, kio estas la kaŭzo kaj la signifo de la nuna Kataklismo, kaj kiel ni povos eviti ĝian ripetiĝon. Atentema leganto trovos multajn saĝajn respondojn al tiuj demandoj "inter la linioj."

La ĉefa tezo de la libro estas la diro de Jesuo : “ La regno de Dio interne de vi estas”; kaj ĝia ĉefa celo : Turni la homojn al la interna lumo. En la lasta ĉapitro ni sciiĝas pri la misio, kiun havas la “ Amikoj ” : “ Nia misio,” ni legas, “ estas, kiel branĉoj de la vivanta Vinberujo, lasi la energiadon de tiu Voĉo, Lumo, Spirito kaj Graco de Kristo elmontriĝi en niaj vivoj ; kaj, kiom la povo doniĝas, atesti al ĝi per vortoj ankaŭ.” Sciante iom pri la kvakera sintenado rilate al militado, la leganto legos kun intereso la kelkajn paragrafojn pritraktantajn tiun demandon. Per klaraj, digno-plenaj kaj racie rezonitaj vortoj la aŭtorino parolas pri tiu ĉi “ aparta atesto ” de la Amikoj, kiuj “Ĉiam kredis kaj agis konforme al la kredo, ke militado kaj batalado ĉiuspecaj estas kontraŭ la spirito kaj la instruo de Kristo, kaj sentis, ke, kiel liaj disĉiploj, ili ne povas partopreni ilin.” Tamen ŝi ne antaŭjuĝeme kondamnas, eĉ ne mallaŭdas tiujn, kiuj agas obee al sia kredo pri devo, kiom ajn ĝi diferencas de la ŝia. Ŝi estas, rilate al tiu ĉi afero, kiel al ĉiuj aliaj pritraktataj, lojala al sia maksimo, ke fideleco al la internaj lumo kaj gvido devas esti la devizo de ĉiu, kiu celas la regnon de Dio.

Kiel oni pcvis atendi, la Esperanta stilo de la verko estas bonega, flua kaj bela, kvankam malmultaj, negravaj neĝustaĵoj enŝoviĝis (ekz, p. 17, l. 6, sia anstataŭ ĝia; p. 3, l. 15, nuanco da, anst. nuanco de ; p. 26, l, 17, iometo da tio, kio... anst. prefereble, iometo de tio, kio; p. 152, l. 11, konservas...konduton inda je, anst. indam). La interpunkcio ne estas ĉiam samregula. Malgraŭ tiuj ĉi negravaj makuletoj oni legas la verkon kun grandaj plezuro kaj profito. Mi volonte kredas, ke la libro en sia klara Esperanta traduko estas multe pli facile komprenebla kaj ĝuebla, ol en sia tre longa, komplika, kaj iom peza originala frazaranĝo. La tradukinto enkondukas kelkajn, nemultajn neologismojn, kiujn li (pli-malpli ĝuste) pravigas en “Vortara Noto.” Laŭ mia opinio estas, tamen, iom pridubeble, ĉu konsilinde estas, aldoni du sufiksojn [tiel], mis kaj end al la jam sufiĉe granda nombro da sufiksoj. Ni ŝuldas al S-ro Butler dankon kaj gratulon pro lerta kaj bela traduko de treege malfacile tradukebla verko. Mi tre esperas, ke ĝi havos multajn legantojn en tiu ĉi lando kaj, precipe, en aliaj landoj 
— H.A.L. La Brita Esperantisto - Numero 138, Junio (1916)

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti