Falsaj cerealoj
Falsaj cerealoj aŭ pseŭdogreno estas neherboj kiuj estas uzataj multe en la sama maniero kiel cerealoj (veraj cerealoj estas herboj). Ties semoj povas esti muelitaj en faruno kaj aliflanke uzitaj kiel cerealoj. Ekzemploj de falsaj cerealoj estas amaranto, kvinoo, kaj fagopiro.
Falsaj cerealoj aŭ pseŭdogreno (ankaŭ: pseŭdoceralioj) estas kornfruktoj de la plantspecio, kiu ne apartenas al la familio de la Poacoj (Poaceae ), t.eĉiuj veraj grenspecioj, sed estas uzataj simile kiel greno. La semoj ofte estas tre riĉaj je amelo, proteino, mineraloj kaj graso. Sed ili ne havas bakkapablo ekzemple kiel tritiko aŭ sekalo. La pseŭdogrenoj estas en la aliaj ecoj uzataj kiel greno.
Ĉiuj poseŭdocerealoj estas senglutenaj kaj tial taŭgas kiel dieta manĝaĵo ĉe celiakio. Pirofago, amaranto kaj kvinoo estas maltigeblaj.
Specioj
redaktiLa plej gravaj pseŭdogrenoj (laŭ la tutmonda rikolamaso):
- fagopiro (Fagopyrum esculentum) – Poligonacoj. Tutmonda rikolto 2014: 1,92 milionoj da tunoj.
- kvinoo, (Chenopodium quinoa) – el la genro de la kenopodio el la familio de la Amarantacoj. Tutmonda rikolto 2014: 192.818 tunoj.
- amaranto (Amaranthus) – Amarantacoj
Pliaj specioj:
- el la Amarantacoj
- ĝardena amaranto (Amaranthus caudatus), ankaŭ : kiviĉo
- grapolamaranto (Amaranthus cruentus)
- Amaranthus hypochondriacus)
- arĝenta Celozio (Celosia argentea);
- blanka Kenopodio (Chenopodium album) - (Amarantacoj)
- Chenopodium berlandieri
- Kanjuo (Chenopodium pallidicaule)
- apamargo (Achyranthes aspera)
- el aliaj plantfamilioj:
- meksika ĉiao (Salvia hispanica) – estas plantspecio el la genro Salvio (Salvia) en la familio de la Lamiacoj
- kolumbia ĉiao (Salvia columbariae)
- majaa brosimo (Brosimum alicastrum)
- okvaarbo (Treculia africana)
- akacisemoj (Acacia spp.) Acacia aneura, Acacia kempeana, Acicia coriacea, Acacia cowleana, Acacia dictyophleba, Acacia vitoriae, Acacia holosericea* indiana rizo (Oryzopsis hymenoides)
Karakterizaĵoj de la plej gravaj pseŭdogrenoj
redaktisigno | fagopiro/> | kvinoo /> | Amarant<ref name="subtaksita" |
---|---|---|---|
planttipo | C3 | C3 | C4 |
minimuma ĝermtemperaturo (°C) | 5–8 | 5–7 | 10–12 |
milgrena maso (g) | 15–30 | 1–3 | 0,5–2 |
plantalteco (cm) | 50–60 | 100–150 | 100–200 |
grenrikolto (dt/ha) | 15–20 | 10–45 | 2–60 |
vegeta daŭro (tagoj) | 100–120 | 100–140 | 120–150 |
Referencoj
redaktiGlossary of Agricultural Production, Programs and Policy. University of Arkansas Division of Agriculture. Arkivita el la originalo je 2007-02-14. Alirita 2006-12-31.