Fagiano Okayama

japana futbalklubo

Fagiano Okayama (japane ファジアーノ岡山) estas japana profesia sporta klubo, interalie konata pro piedpilkado (futbalo). La unua vira teamo ekde 2009 apartenas al la 2-a divido de la Japana Profesia Futbala Ligo. La klubo havas sian sidejon en la urbo Okajama, ĉefurbo de la samnoma gubernio Okajama. La nomo fagiano [faĜA:no] cetere aludas al la itala vorto por la birdo fazano, pro tia birdo kiu akompanis la lokan legendon Momotarō. La emblema bildo de la klubo inspiriĝis fare de la specifa japana variaĵo, la verda fazano.

la stadiono, nomata laŭ la loka legendo Momotarō

Iuj futbalistoj de la klubo

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti