Espinosa de Henares

municipo en la regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro de Hispanio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Espinosa de Henares (stacidomo).

Espinosa de Henares estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 663 loĝantoj sur areo de 39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 loĝantoj/km². Estas tri domaroj en la municipo, nome Carrascosa de Henares, Espinosa de Henares kaj Valdeancheta (tiu lasta senhoma nun). La loĝantoj en la hispana nomiĝas espinoseros respektive espinoseras.

Espinosa de Henares
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19292
Retpaĝaro retejo
Demografio
Loĝantaro 663  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 3° 4′ U (mapo)40.905555555556-3.0705555555556Koordinatoj: 40° 54′ N, 3° 4′ U (mapo) [+]
Alto 761 m [+]
Areo 39 km² (3 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Espinosa de Henares (Kastilio-Manĉo)
Espinosa de Henares (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Espinosa de Henares
Espinosa de Henares (Hispanio)
Espinosa de Henares (Hispanio)
DEC
Situo de Espinosa de Henares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Espinosa de Henares [+]
vdr

Espinosa de Henares situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 761 m super marnivelo; je 40,4 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°54′20″N 3°04′14″Ok. Najbaras la municipoj Alarilla, Montarrón, Fuencemillán, Cogolludo, Membrillera, Jadraque, Casas de San Galindo, Hita, Copernal kaj Taragudo.

Historio

redakti

La areo estis delonge grava, ĉar tie la rivero Henares ricevas akvon el la rivero Aliendre kiu venas el Cogolludo. Tra tiu valo de la rivero Henares pasis la romia vojo nome XXV kiu el Mérida direktis sin al Zaragoza, kaj laŭ interpretoj de la klasikaj romiaj itineraroj tra la Iberia Duoninsulo, tiu zono de Henares ĉe Espinosa korespondus al setlejo Caesada.[1] Ekzistas romiaj vilaoj kaj aliaj antikvaj konstruaĵoj en la loko nome Santas Gracias, en la kunfluejo de la riveroj, ĉar tie oni trovis nombrajn arkeologiajn restaĵojn de tiu epoko, kaj necesas pli profunda esplorado por la determino de la historia gravo de la enklavo.

Pli supre, en la loko nun konata kiel Untiana, ankaŭ borde de Henares, estis la antikva domaro Fonciana, kiu jam ekzistis en la epoko de la reconquista de la zono, ĉar Alfonso la 6-a, en 1100, donis ĝin al don Vivencio, abato de la monaĥejo de bernardanoj de San Pedro de Gumiel, en la diocezo de Osma. Fonciana apartenis al la alfoz kaj jurisdikcio de Hita, kaj pasis en 1335 al senjorlando de la Episkopo de Osma kaj poste al la pova gravulo alkaria don Iñigo López de Orozco, tra kies filino Teresa López, Espinosa pasis al la familio Mendoza. En la 16-a jarcento ankoraŭ estis loĝata tiu loko Fonciana.

Poste la loĝantaro de tiuj menciitaj enklavoj translokiĝis al loko pli larĝa kaj komforta, kaj tiele konstituiĝis Espinosa plej grava domaro. En la 14-a jarcento estis ĝia posedanto don Iñigo López de Orozco, kaj je ties morto ĝi pasis al lia filino Teresa López, edzino de Pedro González de Mendoza, al kies povo ĝi pasis en 1382, kun propra jurisdikcio. Heredis la filo, don Diego Hurtado de Mendoza, kiu lasis ĝin al la filino de sia unua geedzeco, Aldonza de Mendoza, dukino de Arjona. Post la morto de tiu en 1435, ĝi restis nesufiĉe markita en testamento, pro kio ŝia kuzo don Diego Manrique ekprenis la lokojn kaj riĉojn de la mortintino. Don Iñigo López de Mendoza, unua markizo de Santillana, postulis Espinosa kaj persekutis Manrique ĝis Cogolludo, kie tiu estis rifuĝinta. Finfine Espinosa de Henares pasis al la ŝtatoj de la familio Mendoza, kaj tiele en povo de la dukoj de la Infantado ĝi restis ĝis komenco de la 19-a jarcento.

La ponto super la Henares estas tre antikva, mezepoka verko, eble de romia deveno. Ankoraŭ videblas la palaco-domo kiun, sur la tereno de la antikva kastel-domo de la familio Mendoza, starigis jam en la 19-a jarcento la dukoj de la Infantado por somerumi. La paroĥa preĝejo estas verko de la 14-a jarcento, starigita jam kiam la urbeto ekgraviĝis; elstaras la granda sonorilmuro oriente, romanikstileca, kun triangula pinto kaj grandaj fenestrotruoj por la sonoriloj, kun flankaj plifortigejoj. En domego estis la komunumo de monaĥinoj de Sankta Klara, kiu estis fondita en 1899, kaj ĵus fermita de la episkospo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 685, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Espinosa de Henares, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Espinosa de Henares kie oni falis al la nunaj 663 loĝantoj en 2023.

Ekonomio

redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-04-25. Alirita 2017-11-24.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti