Erzsébet Abaffy
Erzsébet ABAFFY [erĵEbet abafi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun ofte uzata distinga litero E. Abaffy Erzsébet estis hungara lingvisto, profesoro. Ŝia edzina nomo estas Egri Péterné, ŝia edzo estis Péter Egri.
Erzsébet Abaffy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de marto 1928 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de februaro 2023 (94-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara • latina |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Péter Egri |
Okupo | |
Okupo | lingvisto redaktisto |
Erzsébet Abaffy [1] naskiĝis la 11-an de marto 1928 en Budapeŝto kaj mortis la 27-an de februaro 2023.
Biografio
redaktiErzsébet Abaffy frekventis gimnazion en Szeged, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Universitato de Debrecen en 1951. Ekde la sekva jaro ŝi havis postenon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, komence ŝi estis asistanto, poste lektoro, docento, profesoro. En 1985 ŝi doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1988 ŝi iĝis emerita profesoro. Ŝi okupiĝas la plej ofte pri la hungara lingvohistorio. Ŝi ricevis premiojn en 1995, 1999 kaj 2003.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Író és nyomdász viszonya a XVI. században (Rilato inter verkisto kaj presisto en la 16-a jarcento, (1953)
- Balassi Zsigmond: Lovak orvossága (1957) - tekstoeldono
- Szöveggyűjtemény a nyelvészeti kötelező irodalom területéről I-II (1965) - kompilado
- Magyar nyelvtörténet (Hungara lingvohistorio), (1976) - studoj en 2 volumoj
- Az ősmagyar fonémarendszer történetéhez (1991)
Fontoj
redakti- [2] Arkivigite je 2016-03-15 per la retarkivo Wayback Machine