Endre Ságvári
Endre Ságvári [ŝAgvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ságvári Endre estis hungara politikisto, juristo, oficisto. Lia origina familia nomo estis Spitzer, lia fratino estis Ágnes Ságvári.
Endre Ságvári | |
---|---|
Statuo pri Endre Ságvári en Makó | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de novembro 1913 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de julio 1944 (30-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1936) |
Familio | |
Frat(in)o | Ágnes Ságvári |
Okupo | |
Okupo | advokato politika aktivisto |
Endre Ságvári [1] naskiĝis la 4-an de novembro 1913 en Budapeŝto. Li mortis la 27-an de julio 1944 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiEndre Ságvári devenis el juda familio. Li doktoriĝis el juro en 1936, poste li estis oficisto en la municipo. Tiutempe li aliĝis al la socialdemokratoj. En 1937 li edziĝis. En la sama jaro li partoprenis en atako kontraŭ nazia partidomo, tial li estis kondamnita 8 jarojn. Tamen li liberiĝis en 1940, poste li estis trudlaboristo, fine li havis postenon ĉe Népszava. En la sama jaro li aliĝis al la komunistoj, tial li devis agadi subterajn laborojn ekde 1942. Li aranĝis kontraŭmilitajn marŝojn kaj tumultojn. En 1944 policanoj trovis lin, okazis pafadoj, fine Ságvári kaj unu el la policanoj mortis.
Dum la socialismo la nomo Ságvári estis vaste konata, multe da brigadoj, lernejoj, grupoj, stratoj prenis tiun nomon. En 1959 tiu policano, kiu pafis, estis kondamnita je morto. En 2006 tio nuliĝis. Tiutempe komenciĝis kampanjo por neniiĝi ĉiujn memorigilojn pri Ságvári.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Óriások és törpék (1949)
- Az árvafalvi gyerekek (1953)