Emma Schweiger
Emma Tiger SCHWEIGER (naskiĝis la 26-an de oktobro 2002 en Los-Anĝeleso, Kalifornio, do nun 22-jara[1]) estas germana aktorino kaj la filino de Til Schweiger.
Emma Schweiger | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Emma Schweiger | |||||
Naskonomo | Emma Tiger Schweiger | ||||
Naskiĝo | la 26-an de oktobro 2002 en en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Hamburgo vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Malibu High School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Til Schweiger vd | ||||
Patrino | Dana Schweiger (en) vd | ||||
Gefratoj | Valentin Florian Schweiger, Lilli Schweiger kaj Luna Schweiger vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro voĉaktoro infana aktoro televida aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 2007– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiEmma Schweiger estas la plej juna filino de la germana aktoro Til Schweiger kaj la usona mododezajnistino Dana Schweiger. Ŝi havas tri gefratojn: Valentin (frato), Luna kaj Lilli Schweiger (fratinoj).
En kineja filmo ŝi unuafoje aktoris en aĝo de kvin jaroj: en la tiujare plej sukcesa germania kineja filmo Keinohrhasen ("senorelaj leporoj") ŝi ravis en la rolo de la knabineto Cheyenne-Blue [ĉajen blu]. Ankaŭ en la daŭrigo Zweiohrküken ("duorelaj kokidoj" - ambaŭ filmtitoloj aludas al strangaj memkudritaj infanludiloj) ŝi havas tiun rolon. En la filmo Männerherzen ("viraj koroj") de la sama jaro ŝi videblas en flanka rolo apud sia patro kaj la aktoro Christian Ulmen.
Sian unuan ĉefan rolon la knabino havis en 2011 en la kineja filmo Kokowääh, denove flanke de sia patro - la filmo esence profitas de ŝia infana ĉarmo kaj memfido. En somero 2011 ŝi ĉefrolis en la televida filma komedio Und weg bist du ("Kaj for estas vi"). Same ekde la jaro 2011 ŝi kun siaj du fratinoj prezentas la pribestan germanlingvan televidan serion Die Pfotenbande ("la bestopieda bando").
En 2011 ŝi nomumiĝis por la infana kina premio Nickelodeon Kids' Choice Awards pro sia rolo en la filmo Kokowääh.
Eksteraj ligiloj
redaktiNotoj
redakti- ↑ informo pri Emma Schweiger en la retejo zelluloid.de (germane). Arkivita el la originalo je 2011-02-09. Alirita 2012-01-06.