El coche de pedales
El coche de pedales [el koĉe de pedales], "la pedalaŭto", estas hispania kineja filmo reĝisorita de Ramón Barea kaj enkinejigita je la 16-a de januaro de 2004 en kiu Esperanto havas rolon: la protagonistoj parolas Esperanton dum kelkaj momentoj.
El coche de pedales | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | El coche de pedales |
Originala lingvo | Esperanto • hispana lingvo |
Kina aperdato | 2004 |
Ĝenro | komedia dramo |
Kameraado | Paco Belda |
Reĝisoro(j) | Ramón Barea |
Produktisto(j) | José María Lara |
Scenaro | Ramón Barea |
Filmita en | Valencio |
Loko de rakonto | Valencio |
Muziko de | João Gil |
Rolantoj | Álex Angulo • Rosana Pastor • Ione Irazabal • Mikel Losada • Isabel Ruth • Cesáreo Estébanez • Ane Gabarain • Loli Astoreka • Itziar Lazkano • Rubén Rodríguez Lucas |
IMDb | |
Temo
redaktiEn Hispanio, dum Paska semajno de 1959, infano Pablito ("Paŭlĉjo") deziregas kostegan pedalaŭton, kiun li vidis en ludilvendejo. Ne havante televidilon, li revas pri heroo de scienc-fikciaj radioprogramoj Diego Valor.
Lia patro Pablo Magaña (rolita de Alex Angulo) estas instruisto pri tajpado kaj Esperanto, el maldekstrema venkita familio. Li estas malsukcesulo, kiu mensogas kaj prokrastas ŝuldojn. Liaj lernantoj preferas transŝosean lernejon kie oni instruas la pli praktikan francan.
La patrino Estrella venas de dekstrema familio pli riĉa, kiu taksas, ke ŝi mezaliancis kun Pablo.
La filmo montras impreze, kiel oni vivis dum mezo de regado de Francisco Franco.
"El coche de pedales" kaj Esperanto
redaktiPablo krom instrui ankaŭ renkontiĝas kun esperantistaj maldekstremaj konspirantoj, kaj tial multaj esperantaj frazoj (salutoj, proverboj) estas aŭdeblaj kaj legeblaj.
Homoj de Hispana Esperanto-Federacio helpis pri prononco kaj lingva kontrolo.
Eksteraj ligiloj
redaktiEn IMDB Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine, (angle)
HEF
- Kunlaboro de HEF (el Retarkivo 2003) (Esperante, hispane)
- Premiero (el Retarkivo 2004) (Esperante, hispane)
- Filmoskemo (el Retarkivo 2004) (Esperante, hispane)