El asesino de los caprichos
El asesino de los caprichos [elaseSIno delosKaPRIĉos] (La murdisto de la kapricoj) estas hispana trilera filmo de 2019 reĝisorita de Gerardo Herrero, ĉefrolulita de Maribel Verdú kaj Aura Garrido.[1]
El asesino de los caprichos | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | El asesino de los caprichos |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2019, 9 dec. 2021 |
Ĝenro | krimsuspensfilmo |
Kameraado | David Omedes Regàs |
Reĝisoro(j) | Gerardo Herrero |
Produktisto(j) | Gerardo Herrero |
Scenaro | Ángela Armero |
Rolantoj | Maribel Verdú • Aura Garrido • Ginés García Millán • Daniel Grao • Roberto Álamo • Ruth Gabriel |
IMDb | |
Intrigo
redaktiEn urbocentro de Madrido, nome en la kvartalo Salamanko, aperas mortinta virino. La murdisto artiste muntis murdoscenejon kiu kopias detale unu el la bildoj de la fama serio Los caprichos de la hispana pentristo Francisco de Goya. Oni komisias policaninon Eva González por akompani la spertan policanino Carmen Lobos dum la esplorado por serĉi novajn ŝlosilojn kiuj ebligu trovi la murdiston.
Tamen, la murdisto sukcesas sekvi sian ludon trompante la policon kaj opoziciigante ambaŭ virinojn. Dum unu opinias, ke eble temas pri iu tipo de amafera krimo, la alia vidas indikojn al io kia seria murdisto. Balfaŭ oni konfirmas tiujn suspektojn kaj startas senhaltan persekutadon.[2]
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Maribel Verdú kiel Inspectora Carmen Cobos
- Aura Garrido kiel Subinspectora Eva González
- Roberto Álamo kiel Comisario Julián Vargas
- Daniel Grao kiel Adrián Iglesias
- Antonio Velázquez kiel Alberto
- Tamar Novas kiel Iván Santaolalla
- Ruth Gabriel kiel Alicia Márquez, regiona prezidantino de la Comunidad de Madrid
- Ginés García Millán kiel Eduardo Gil
Referencoj
redakti- ↑ «El asesino de los caprichos». Arkivigite je 2019-10-21 per la retarkivo Wayback Machine ABC. Konsultita la 18an de oktobro 2019.
- ↑ Hernández Luján, Raquel (17a de oktobro 2019). «‘El asesino de los caprichos’, un drama policiaco español dirigido por Gerardo Herrero». La Vanguardia. Konsultita la 18an de oktobro 2019.
Eksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El asesino de los caprichos en la hispana Vikipedio.