Eisenach
Eisenach [AJzenaĥ] estas urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. Ĝis la 1-a de julio 2021 temis pri eksterdistrikta urbo, ekde tiam la urbo apartenas al la distrikto Wartburg. Ĝi situas borde de la rivero Werra. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 42 408 loĝantoj sur areo de 104,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 407 loĝantoj/km².
Eisenach | |||||
---|---|---|---|---|---|
Luterurbo urba komunumo de Germanio mezgrada regiona centro urban district of Thuringia (en) (–2021) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Turingio | ||||
Distrikto | distrikto Wartburg (ekde julio 2021) | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 99817 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 42 408 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 407 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 58′ N, 10° 19′ O (mapo)50.97472222222210.324444444444Koordinatoj: 50° 58′ N, 10° 19′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 215 m [+] | ||||
Areo | 104,17 km² (10 417 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Eisenach [+] | |||||
| |||||
Industrio
redaktiEn Eisenach oni produktas maŝinojn, tekstilaĵojn, elektronikaĵojn, aŭtojn. Ĝis 1915 estis mondfama Forstista akademio en tiu ĉi urbo.
Vidindaĵoj kaj historio
redaktiLa plej konata vidindaĵo estas memkompreneble la kastelo Wartburg. Krome ne neglektu dum vizito la romanikstila Preĝejo Sankta Nikolao, la malfrugotika Georgo-kirko (kie estas statuo de Johann Sebastian Bach) kaj la Kastelo Klemda de 1260.
Vizitindaj estas ankaŭ la Luther-domo kie pasigis Marteno Lutero verŝajne parton de sia junaĝo, la Bach-domo, la Muzeo Reuter-Wagner, la Muzeo en la Dominikana kirko, la Urba kastelo kaj la Teĉambro en la kartuzia ĝardeno. En la urbocentro troviĝas belaj aroj da mezepokaj konstruaĵoj. Teknikemuloj vizitu la aŭtomuzeon Aŭtomobila mondo Eisenach. Pri la iĝo de germana nacia ŝtato en la 19-a jarcento rakontas sur la monteto situanta Monumento de la studentaj korporacioj. En 1817 oni festis la Wartburgfeston. La urbocentra Kastelo Charlottenburg malkonstruiĝis en 1908. Tre gravis iam la Ĉaskastelo Hohe Sonne, ĝis nun elirpunkto migradturisma tre ŝatata.
Jen la kompleta listo de vizitindaj aferoj, historiaĵoj - sed ne nur:
Religiaj aĵoj
redakti- Framskeleta preĝejo je Wartha
- Kapelo Sankta Klemento
- Katerina monaĥejo
- Kirko Sankta Anno
- Kirko Sankta Elizabeto
- Kirko Sankta Georgo
- Kirko Sankta Kruco
- Kirko Sankta Nikolao
- Franciskana monakejo (pereis)
Servaj ejoj, ĝardenoj, lagoj
redakti- Hellgreven-korto (nuntempe biblioteko)
- Hospitalo Sankta Spirito
- Kartuzia ĝardeno
- Popoldomo Stern
- Landa Teatro Eisenach
- Lageto de la princoj
- Urbodomo de Eisenach
Muzeoj, kasteloj, putoj
redakti- Aŭtomobila mondo Eisenach
- Azenstacio ĉe Wartburg
- Bach-domo
- Ĉaskastelo Hohe Sonne
- Elizabetputo ĉe Wartburg
- Kastelo Berteroda
- Kastelo Fischbach
- Kastelo Neuenhof
- Luther-domo
- Malsupra kastelo (Stedtfeld)
- Monumento de la studentaj korporacioj
- Wartburg
- Muzeo Dominikana kirko
- Muzeo Reuter-Wagner
- Muzeo Urba kastelo
- Palaco Bechtolsheim
- Thüringer Museum Eisenach
Placoj kaj aliaj aferoj
redakti- Mallarĝa domo ĉe Johano-placo
- Mario-placo kun pereinta Mario-katedralo
- Phantasie, eksa hotelo kaj klubejo
Historio kaj socialdemokratia lulilo
redaktiTuringiaj landografoj fondis la urbon en la 12-a jarcento. Estinte ĝis 1498 rezidejo de negrava grafolando, Eisenach inter 1596 kaj 1741 plurfoje por pli longa daŭro funkciis kiel rezidloko de la dinastio Wettin. Poste la urbo ekregatis de la domo de Saksio-Weimar. Karitate gravis la Diakonisejo de Eisenach.
En 1869 August Bebel kaj Wilhelm Liebknecht fondis tie ĉi la partion Sozialdemokratische Arbeiterpartei (SDAP).
La partoj de la urbo
redaktiZu Eisenach gehören die Ortsteile
- Berteroda, kun la Kastelo Berteroda
- Hötzelsroda
- Madelungen
- Neuenhof-Hörschel
- Neukirchen
- Stedtfeld, kun la Malsupra kastelo
- Stockhausen
- Stregda
- Wartha-Göringen
Tiuj komunumopartoj posedas proprajn lokokonstituciojn. Neuenhof kaj Hörschel, kaj Wartha kaj Göringen estas kunigitaj al po unu loko.
Partneraj urboj
redaktiHomoj rilataj al la urbo
redakti- Christian Franz Paullini
- Christian Friedrich Schnauß, politikisto
- Eleonore Heerwart, infanĝardenteoriistino
- Ernst Abbe
- Friedrich Lienhard, verkisto
- Friedrich Preller la Maljuna, pentristo
- Gottlob König, forstscienculo
- Harry Lange
- Hermann Trebelius
- Hermann Wislicenus, pentristo
- Hugo Flintzer, pentristo kaj ilustristo
- Johann Sebastian Bach
- Johannes Rothe, historiisto
- Ludwig Pfeiffer, kuracisto
- Margot Baum, verkistino