Einar Dahl

sveda politikisto (1904 - 1979)

Einar DAHL [dal] (naskiĝis la 1-an de marto 1904 en Falun; mortis la 17-an de januaro 1979 en Uddevalla, Bohuslän), pseŭdonimo Valo, estis sveda politikisto, bontemplano, esperantisto kaj aŭtoro.

Einar Dahl
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1904 (1904-03-01)
en Falu Kristine church parish
Morto 17-an de januaro 1979 (1979-01-17) (74-jaraĝa)
en Uddevalla
Tombo Northern cemetery, Uddevalla (en) Traduki, Kvarter: Nummergrav Gravplats: 0417 58° 21′ 17″ Nordo 11° 56′ 10″ Oriento / 58.35479 °N, 11.936129 °O / 58.35479; 11.936129 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantosveda
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
principal lecturer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Dahl estis eminenta figuro en la sveda politika vivo dum pluraj jardekoj, interalie kiel parlamentano 1956–1970. Li estis instruisto kaj poste rektoro en Uddevalla.

Dum multaj jaroj li estis estrarano kaj komitatano de UEA,[1] kaj pli malfrue honora membro de UEA.[mankas fonto]

Dahl estis elektita kiel socialdemokrata representanto al la dua ĉambro de la sveda parlamento, Sveriges riksdag, en 1950-aj jaroj, kaj poste por la unua ĉambro, kiu li membris 1958–1970. Li representis la okcidenta balotrondo de Västra Götalands län. Li ankaŭ estis komunum- kaj region-politikisto.

Dahl estas priskribita kiel multfarulo, kaj interalie verkis la svedan tekston por la skolto-kanto I naturen ut vi gå (’Jopp hej di’) en la 1940-aj jaroj, kiu inkluiiĝis en la lerneja kantolibro en la 1950-aj jaroj. Frue, li aktoris en kaj enscenigis lokajn vario-teatraĵojn. Li ankaŭ verkis infan-teatraĵojn kaj poemojn,[2] kaj estis aktiva en la bontemplano- kaj Esperanto-movadoj.

Li lernis Esperanton jam en 1921,[3] tuj aktiviĝis en la landa kaj baldaŭ poste ankaŭ en la internacia Esperanto-movado. Li estis studgvidanto en la sveda movado, verkis nacilingvajn librojn Esperanto por la lernejo kaj Kiel oni gvidas daŭrigajn Esperanto-kursojn (1946 kaj 1933, respektive). Li aŭtoris ankaŭ la libretojn Dialogoj en Esperanto kaj Dialogoj kaj komedietoj.[2]

En 1952 li organizis internacian prelegsemajnon.[mankas fonto] Li estis prezidanto de Universala Esperantista Pacifista Ligo de 1931.[3] En 1949 li estis elektita sekretario-kasiston de la nove fondita Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj,[4] kaj li ankaŭ estis estrarano de Sveda Instruista Esperanto-Federacio. Laŭ EdE, li verkis originalaĵoj kaj tradukaĵoj, kaj multaj artikoloj.[3]

Tamen, la ĉefaj meritoj de Einar Dahl apartenas al lia parlamenta agado por Esperanto. Li dum pluraj jaroj certigis fortan apogon de svedaj parlamentanoj por la kandidatiĝo de UEA por la Pacpremio Nobel (kiu tamen estas decidita de norvega komitato). En 1965, Dahl estis la ĉefa aktivulo por akceptigi en la Sveda parlamento komunan skandinavan proponon, ke Unesko entreprenu fundan enketon pri la demando de internacia komunikilo. Dahl partoprenis tre multajn Universalajn Kongresojn, en kiuj lia personeco (ankaŭ voĉo) elstaris kaj estis trajtodona.[mankas fonto]

En 1970 Dahl estis distingita per la ora sveda medalo "Pro Socia Merito".[klarigu]

Dahl estis naskiĝita en Falun en Dalekarlio, kaj liaj gepatroj estis ”urba domprizorgisto” Axel Dahl kaj Signe, naskiĝita Steen. Li edziĝis en 1931 kun Maja Lundberg, naskiĝita 1904, kaj ili haviĝis du infanojn.[1]

Verkoj

redakti
  • Dialogoj en Esperanto: por kursoj kaj grupaj kunvenoj (1932)[2]
  • Dialogoj kaj komedietoj: por kursoj kaj grupaj kunvenoj (1933)
  • Huru leder man fortsättningskurser i Esperanto? (1933)
  • Lärobok i Esperanto för skolan (1946)
  • Arbetsbok i Esperanto (1947)

Recenzoj

redakti

Pri Huru leder man fortsättningskurser i Esperanto?

 
 Sveda E.-Federacio komencis eldonigi serion da praktikaj helplibroj por la organiza laboro La 1.a de Einar Dahl pritraktas la organizon kaj gvidon de daŭrigaj kursoj, kiuj estas necesaj, por ke la lernantoj pli multe enpenetru en la scion de la lingvo. Ĉar la organizo varias laŭ la lando, ĝi estas skribita en sveda lingvo. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n 105 (feb 1934) kaj Belga esperantisto n202 (jul-dec 1933)
 
 Praktikaj konsiloj por la kursestro. En sveda lingvo. 
— La Brita Esperantisto - Numero 348, Aprilo (1934)

Pri Dialogoj kaj komedietoj: por kursoj kaj grupaj kunvenoj

 
 La unua legolibro de S-ro Dahl estas preskaŭ elĉerpita ; anstataŭ ĝin represi, li verkis duan verkon similan. La nuna volumo pretendas nenian eksterordinaran meriton de literatura vidpunkto, sed ĝi provizas simplan kaj bonstilan distraĵon al kurs- kaj grupanoj. La vorto skeĉo ŝajnas nenecesa. 
— La Brita Esperantisto - Numero 344, Decembro (1933)
 
 Antaŭ unu jaro aperigis la eldonejo kajeron de la sama aŭtoro kun la titolo: Dialogoj en Esperanto. La libreto tiel bone plaĉis al la legantaro, ke ĝi baldaŭ estos elĉerpita. Anstataŭ presigi novan eldonon, la aŭtoro verkis novan aron da skeĉoj por ke la grupoj havu pli riĉan elekton. La celo de la simpläj teatrajetoj estas, unue: paroligi la grupanojn, due: amuzigi la vizitantojn de grupaj kunvenoj. La skeĉoj postulas malmulte da aranĝoj, la lingvaĵo estas tre facila kiel ankaŭ la enhavo. Kiel moto de la libro oni povus meti: Studo per ludo. Tio ne malhelpas, ke ankaŭ malnovaj esperantistoj kun ĝuo legos la libreton. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n 105 (feb 1934); Belga esperantisto n205 (mar 1934)
 
 En kursoj kaj grupaj kunvenoj ni devas kiel eble plej ofte uzi Esperanton por perfektigi. Esperanto estas tre facila ! Tio ne estas nur frazo, sed pruvita fakto. Sed ĝi ne estas tiel facila, ke oni ne bezonas lerni kaj ekzerci ĝin. Plej necesa estas ekzercado por lerni flue paroli en Esperanto.

La verkinto kolektis por tiu celo dek dialogojn kun simpla kaj facila enhavo, kiujn li origine skribis por la kunvenoj de la grupo, al kiu li apartenas. Tie ili faris sukceson, La temoj ne estas elektitaj laŭ certa tendenco, kontraŭe ili estas de malsimilaj specoj. Malnovaj fabloj tute forestas. Ĉar la verkinto klopodis havigi temojn el la ĉiutaga vivo, kiuj povas interesigi gejunulojn nuntempaj.

La dialoga formo pli ol la kutimaj, laŭgrande ordigitaj legaĵoj donas intereson al la ekzercadoj, ĉar du el la kursanoj dem andas kaj respondas laŭvice. 
— Belga esperantisto n198 (nov-dec 1932)

Fontoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Dahl, Einar W R en Vem är vem, 1965.
  2. 2,0 2,1 2,2 Einar Dahl en Libris
  3. 3,0 3,1 3,2 Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Dahl Einar el la Enciklopedio de Esperanto.
  4. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj stariĝis! en La Juna Vivo, septembro 1949 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 355
  Trovu « Einar Dahl » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»