Edmund Słuszkiewicz
Edmund August Słuszkiewicz (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1895 en Sanok, mortis en 1980) – doktoro de juro, ĵurnalisto, poeto, verkisto, tradukisto, antikvaĵisto, socia aganto, leŭtenanto de infanterio de Pola Soldataro.
Edmund Słuszkiewicz | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1895 en Sanok | |
Morto | 1-an de januaro 1980 (84-jaraĝa) | |
Lingvoj | pola vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Alma mater | Jagelona Universitato vd | |
Familio | ||
Patro | Michał Słuszkiewicz (en) vd | |
Gefratoj | Franciszek Słuszkiewicz (en) kaj Maksymilian Słuszkiewicz (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto ĵurnalisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiNaskita en urbana familio okupiĝanta pri bestobuĉado kaj porkaĵa profesio. Liaj gepatroj estis Michał (1848-1936, daŭriganta familiajn tradiciojn kaj gvidanta porkaĵistan fakon, ankaŭ urbestro de Sanok) kaj Paulina, el domu Dziura (mortis en 1926 en la aĝo de 68 jaroj). Liaj gepatroj havis 12 infanojn, el kiuj 3 mortis infanaĝe. Inter ili filo Franciszek (1875–1944), kaj bofilo de Edmund estis Eugeniusz Słuszkiewicz, konata hindeŭropisto. Ĉiuj finis lernejojn, kaj 3 diplomitiĝis ĉe altlernejoj.
Edmund Słuszkiewicz en 1914 abituris en imperiestr-reĝa Vira Gimnazio en Sanok. Poste eniris ordenon de jezuitoj. Dum la unua mondmilito dum jaro soldatservis. Soldato de Polaj Legioj kadre de la Dua Brigado. Dekrete de Supera Komandanto Józef Piłsudski el la 19-a de februaro 1919 kiel estinta oficiro de la Aŭstria-hungara armeo estis akceptita al Pola Soldataro la 1-an de januaro 1918 kune kun agnosko de posedata rango de subleŭtenanto kun pliaĝeco el la 15-a de januaro 1918 kaj per la ordono el la sama tago la 19-an de februaro 1919 de Ĉefo de Ĝenerala Stabo kolonelo Stanisław Haller direktita kiel ekonomia oficiro ĉe malsanulejo ekde la 1-a de novembro 1918. Laŭvice servis en 3-a Bataliono de Fusilistoj de Sanok. En Pola Soldataro avancita ĝis grado de rezerva leŭtenanto de infanterio kun pliaĝeco el la 1-a de junio 1919. En 1923, 1924 estis direktita kiel rezerva oficiro al 7-a Regimento de Infanterio de Legioj en Chełm.
Li finis studojn de juro ĉe Fakultato de Jurscienco kaj Politikaj Kapabloj de Jagelona Universitato kun titolo de doktoro pri juro. Tradukis el latino kaj sanskrito. En la 50-aj jaroj loĝis en Krakovo ĉe str. Władysław Sikorski 21.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Rokitna – Nowa Samosierra (Rokitna -Nova Samosierra) (teatraĵo, 1938, realigita forme de radiodramo en Lvovo en 1938)
- Przewodnik po Sanoku i Ziemi Sanockiej (Gvidlibro tra Sanok kaj Tero de Sanok) (eldonoj 1936 kaj 1938)
- Syn człowieczy – Misterium Serca (Filo de homo - La mistero de Koro) (1957, realigita kiel radiodramo en 1957)
- Pańczatantra – Księga Mądrości i Aforyzmy staroindyjskie (Panĉatantra - Saĝeco-Libro kaj Malnovhindaj aforismoj) (1957, kunaŭtoro: Eugeniusz Słuszkiewicz, "Przegląd Orientalistyczny" 1957)
- Egzotyka Ziemi Sanockiej Ekzotiko de La Tero de Sanok, en "Rocznik Sanocki" 1979
Bibliografio
redakti- Rocznik Oficerski 1923 (Oficira Jarlibro 1923), Ministerstwo Spraw Wojskowych,Varsovio 1923.
- Edward Zając, Humanista z grodu Grzegorza (Humanisto el murzonita urbo de Georgo), "Tygodnik Sanocki", p. 6-7, n-ro 41 (727) el la 14-a de oktobro 2005.