Eŭsko
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eŭskoj. |
Eŭsko (eŭske: Eusko) estas la nomo de nova loka mono, uzebla en Nord-Eŭskio.
Eŭsko | |
---|---|
regiona valuto | |
Ŝtato: | |
Subdivido: | |
Kodo laŭ ISO 4217: | |
Mallongigo: | |
La 31-an de januaro 2013, Nord-Eŭskio, ekdisponas pri loka mono nomita Eusko (transskribita Eŭsko en esperanto, kiel ĉiuj eŭskaj vortoj kun radiko Eusk-). Temas pri monbiletoj de 1, 2, 5, 10 kaj 20 Eŭskoj respektive. 1 Eŭsko egalvaloras al 1 Eŭro.
La iniciatinto de Eŭsko estas organizaĵo "Euskal Moneta", al kiu necesas aliĝi, ĉu kiel unuopulo, ĉu kiel entrepreno por rajti uzi la novan lokan monon. Ĝi eldonas Jarlibron de partoprenantaj entreprenoj kaj komercejoj.
Eŭsko ne estas la unua tiutipa iniciato en Eŭropo. Unu el ili estas "Chiemgauer" en Bavario, kiu ekzistas ekde 2003.
La ĉefaj celoj de Eŭsko estas subteno al eŭska lingvo, mediprotekto, daŭripova disvolviĝo de kamparana agrikulturo, loka disvolviĝo kaj socia progreso.
Eksteraj ligiloj
redakti- france, eŭske EUSKO - Euskal Tokiko Moneta (Oficiala retejo de Eŭsko)
- france, eŭske Eusko-Euskal moneta bidean EUS-FR st[rompita ligilo] (Video de Kanaldude pri Eŭsko)
- france L'eusko arrive dans le commerce (Artikolo de Sud Ouest pri Eŭsko)
- france Pays Basque. L’Eusko est la nouvelle monnaie locale (Artikolo de Ouest-France pri Eŭsko)
- france Eusko: le Pays basque lance sa propre monnaie (Artikolo de Le Huffington Post pri Eŭsko)
- hispane El País Vasco pondrá en circulación el Eusko, una nueva moneda, a final de mes Arkivigite je 2013-01-20 per la retarkivo Wayback Machine (Artikolo de Excite pri Eŭsko)