Departemento Kusko

Cusco, Regiono KuskoDepartemento Cuzco, (keĉue Qusqu suyu, literumita ankaŭ Cuzco) estas departemento de Peruo. Ĝi limas kun la Departemento Ucayali norde; la Madre de Dios kaj Punio oriente; la Departemento Arequipa sude; kaj Apurímac, Ayacucho kaj Junín okcidente.

Departemento Kusko
Departemento
FlagoBlazono
departemento de Peruo, regiono de Peruo [+]

LandoPeruo

ĈefurboKusko
- koordinatoj13° S, 72° U (mapo)-13.26-72.11Koordinatoj: 13° S, 72° U (mapo) [+]
Plej alta punktoAusangate [+]
- alteco6 372 m [+]
Akvokolektejo71 986,5 km² (7 198 650 ha) [+]
Areo71 986,5 km² (7 198 650 ha) [+]

Loĝantaro1 205 527 [+] (2017)
Denseco16,75 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroWerner Salcedo Álvarez

HorzonoUTC-05:00 [+]
ISO 3166-2PE-CUS

Departemento Kusko (Tero)
Departemento Kusko (Tero)

Departemento Kusko (Peruo)
Departemento Kusko (Peruo)
DEC

Map
Departemento Kusko
Vikimedia Komunejo:  Cusco Region [+]
vdr
Balkonaro ĉe ĉefa placo en Cusco

Laŭ la stato de 2017 en la departemento vivis 1 205 527 loĝantoj sur areo de 71 986,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Kusko, historie ĉefurbo ankaŭ de la Inkaa imperio.[1]

Provincoj

redakti

Geografio

redakti

La ebeno Anta enhavas kelkajn el plej bonkvalitaj komunumaj kultivataj teroj de la regiono Cusco. Ĝi situantas ĉe ĉirkaŭ 3,000 metroj super marnivelo kaj estas uzata por kultivi ĉefe altaltitudajn rikoltojn kiaj terpomoj, tarvi (manĝebla lupeno), hordeo kaj kvinoo. Grava rivero estas Huatanay.

Estas ankaŭ altaj montoj kiaj Ausangate, Chumpe, Pumasillo, Salkantai.

En la regiono estas multaj arkeologiaj lokoj ĉefe el la epoko de la Inkaa imperio. Ljaktapata aŭ Llactapata (de la keĉua lingvo) estas arkeologia loko je 5 kilometroj okcidente de Machu Picchu. Pambokanĉa aŭ Tampukanĉa estas antikva religia loko de Inkaoj en Anta Provinco, Zurite Distrikto, je ĉirkaŭ 30 mejlojn el Kusko. Taraŭasi aŭ Tarahuasi estas en la Anta Provinco, Limatambo Distrikto.

Lingvoj

redakti

Laŭ la Perua Censo de 2007, la lingvo unue lernata de plej loĝantoj estas la keĉua (51.40%) sekve de la hispana (46.86%).

  1. Oficiala retejo. Arkivita el la originalo je 2009-03-06. Alirita 2013-09-26.

Eksteraj ligiloj

redakti