Davido Soslan

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 19 nov. 2022.

Davido Soslan (kartvele: დავით სოსლანი) (m. en 1207) estis alana princo kaj kunreganta reĝo de Kartvelio kiel la dua edzo de reĝino Tamara de Kartvelio kiu geedziĝis kun li ĉ. 1189. Li estas ĉefe konata pro lia gvidado de la militoj de Kartvelio kontraŭ ĝiaj islamaj najbaroj.

Davido Soslan
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1149 (1149-11-30)
Morto 1-an de januaro 1207 (1207-01-01) (57-jaraĝa)
Religio Kartvela Ortodoksa Eklezio vd
Ŝtataneco Irano Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Davido Soslan
Familio
Dinastio Dinastio Bagration vd
Patro Jadaron Alanian (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Tamara de Kartvelio Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Georgo la 4-a, Rusudan of Georgia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tamara geedziĝis kun Davido Soslan ĉe la Diduba Palaco proksime de Tbiliso inter 1187 kaj 1189 post kiam ŝi disiĝis de sia unua edzo, la princo Jurij Bogoljubskij. Kiel la armena kronikisto Mĥitar Goŝ raportas en sia Iŝatarakan ("Memorindaĵoj"), Tamara "geedziĝis kun viro de la Alana regno, kun ŝia parenco flanke de la patrino, kies nomo estis Soslan, nomita Davido je lia kartvela entroniĝo".

La statuso de David Soslan de partnero, same kiel lia ĉeesto en arto, en ĉartoj, kaj sur moneroj, estis strikte diktitaj per la neceso de masklaj aspektoj de reĝeco, sed li restis malgrava reganto kiu kundividis la tronon kun Tamara sed havis neniun sendependan aŭtoritaton, lia potenco estis derivita de lia edziĝo.

Davido energie apogis la ekspansiisman politikon de Tamara kaj estis ĉefrespondeca por la armeaj sukcesoj de Kartvelio. Ĉiuj mezepokaj kartvelaj fontoj laŭdas lian belaspektecon, armean inteligenton, bravecon, kaj devotecon al Tamara. En la 1190-aj jaroj, Davido Soslan gvidis la kartvelajn atakojn kontraŭ Barda, Erzurum, Gegharkunik, Bejlaqan kaj Ganĝa. Liaj venkoj sur la ildegizidoj de Azerbajĝano ĉe Ŝamkor (1195) kaj selĝukoj de Rum ĉe Basian (1202) sekurigis la kartvelajn poziciojn en la orientaj kaj okcidentaj kaŭkazaj teritorioj, respektive. Li mortis baldaŭ poste, ĉ. 1207.

Tamara kaj Davido estis la gepatroj de la du sinsekvaj regantoj de Kartvelio, reĝo Georgo la 4-a kaj reĝino Rusudan.