David Kezeraŝvili
David Kezeraŝvili (naskiĝis la 22-an de septembro 1978 en Tbiliso) estas kartvela politikisto, ministro de defendo ekde novembro 2006. En tiu posteno li ŝanĝis Iraklion Okruaŝvili, famiĝintan per siaj akraj militemaj komentoj.
David KEZERAŜVILI | |||||
---|---|---|---|---|---|
David Kezeraŝvili
| |||||
Persona informo | |||||
დავით შოთას ძე კეზერაშვილი | |||||
Naskiĝo | 22-a de septembro 1978 en Tbiliso | ||||
Ŝtataneco | Kartvelio Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Ŝtata Universitato de Tbiliso vd | ||||
Partio | Unuiĝinta Nacia Movado vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Laŭ komento de kartvela ĵurnalo „Rezonansi", Kezeraŝvili ne povos longe okupi la novan postenon. Laŭ la ĵurnalo, lin povas baldaŭ anstataŭi la nuna reprezentanto de Kartvelio ĉe UN Irakli Alasania.[1] La prognozo tamen ne estis vera: Kezeraŝvili restas ministro de defendo somere de la jaro 2008, kiam okazas la milita provo rehavigi Sud-Osetion al la kartvela ŝtato.
En Sud-Osetio oni sen entuziasmo akceptis ŝanĝon de kartvela ministro de defendo. Ministro de internaj aferoj de la neagnoskita montara ŝtateto Miĥail Mindzajev komentis pri la enpostenigo de Kezeraŝvili: „Venis pli saĝa persono, kiu ne dirados stultaĵojn. Tamen la celoj restos la samaj, politiko de Kartvelio rilate Sud-Osetion ne ŝanĝiĝos".[2] Mindzajev aludis al la iama promeso de la antaŭa ministro, Okruaŝvili, renkonti la novan jaron 2007 en Cĥinvalo, kion multaj traktis kiel minacon solvi la problemon milite.
Persone
redaktiKezeraŝvili estas edziĝinta kaj havas infanon. Krom la kartvela, li parolas la lingvojn anglan, hebrean, italan kaj rusan. Laŭ etna deveno, li estas kartvela judo kaj en infaneco vivis dum pli ol jaro (ekde 1992) en Israelo, sed poste revenis en Kartvelion. Laŭ informo de „Argumenti nedeli" li daŭre havas israelan civitanecon.[3]
Referencoj
redakti- ↑ Regnum: resumado de kartvelaj amaskomunikiloj
- ↑ Regnum: komento de Mindzajev al la propra ĵurnalisto de novaĵagentejo Regnum
- ↑ Argumenti nedeli, la 4-a de septembro 2008. Arkivita el la originalo je 2012-03-16. Alirita 2008-09-14.