Dabas
Dabas [dabaŝ] estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Dabas, kies centro estas. Cegléd kaj Budapeŝto troviĝas po 43, Kecskemét 44 km.
Dabas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2370 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 17 542 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 106 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 11′ N, 19° 19′ O (mapo)47.18333333333319.316666666667Koordinatoj: 47° 11′ N, 19° 19′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 166,09 km² (16 609 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Dabas [+] | |||||
Geografio
redaktiDabas situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo kaj ĉefvojo inter Budapeŝto-Kecskemét, aŭtoŝoseo M5 estas ne tro for.
Historio
redaktiLa komunumo estis detruita en 1241 fare de la tataroj, poste en 1597 fare de la turkoj. Slovakoj kaj hungaroj refondis ĝin. En 1793 kalvinana preĝejo konstruiĝis. Tiutempe formiĝis 2 apartaj vilaĝoj Alsó (Malsupra) kaj Felső (Supra) Dabas, kiuj en 1947 unuiĝis kaj sufiĉis la nomo Dabas. En 1966 2 memstaraj apudaj vilaĝoj aliĝis: Sári (ŝAri) kaj Gyón (djOn). Dum la reĝlando la komunumo estis distriktejo, ĝi ricevis la urban rajton en 1989.
La urbo estas tipa agrara loĝloko, krome grava presejo funkcias tie.
Vidindaĵoj
redakti- Kalvinana preĝejo (Dabas)
- En Gyón la luterana preĝejo en 1786 konstruiĝis, en 1835 turo 25 m-ojn alta alkonstruiĝis.
- Kirko Ĉieliro de Maria (Dabas) en la iama vilaĝo Sári
Famuloj
redakti- en Gyón naskiĝis:
- en Alsódabas naskiĝis:
- en Dabas naskiĝis:
Ĝemelurboj
redaktiInter la partneraj komunumoj estas ekzemple
- Albenga, Italio
- Staunton, Usono
- Banská Bystrica, Slovakio
- Baraolt, Rumanio
- Tržič, Slovenio
- Senta, Serbio
Pri pliaj partneraj komunumoj vidu la informkeston.