Cosmic Cruiser
Cosmic Cruiser (esperante Kosma Krozisto) estas agada videoludo disvolvita de Imagine Software kaj eldonita por BBC Micro, Commodore 64, Dragon 32, kaj ZX Spectrum en 1984. La celo de la ludo estas batali kontraŭ fremda atakgrupo, kiu transprenis malproksiman kosmostacion kaj savi la skipon.
Cosmic Cruiser | |
---|---|
Disvolvo | Steve Lavache, Simon Bell |
Eldoninto | Imagine Software |
Dato de lanĉo | 1984 |
Platformo | ZX Spectrum, Dragon 32, BBC Micro, Commodore 64 |
Ĝenro | Agada videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Ludado
redaktiLa ludanto kontrolas astronaŭton, kies unua celo estas atingi laseran kanonon kaj trafi truojn en la flanko de la kosmostacio, tra kiuj li povas eniri. Post kiam li eniras la kosmostacion, li devas trovi kaj savi la skipanojn, evitante malamikajn fremdulojn.[1]
Recenzo
redaktiHome Computing Weekly laŭdis la "bonegan sonon, kolorojn kaj grafikojn" kaj priskribis ĝin kiel "rapidan kaj allogan ludon"[2]. Crash tute kontraŭe kritikis plurajn el ĝiaj koraj elementoj, rigardante ĝin kiel "neludeblan kaj [...] tute sensencan".[3]
Referencoj
redakti- ↑ Cosmic Cruiser cassette inlay (JPEG). Cosmic Cruiser. Imagine Software (1984). Alirita 2013-02-25 .
- ↑ (April 1984) “Cosmic Cruiser review”, Home Computing Weekly, p. 24.
- ↑ (July 1984) “Cosmic Cruiser review”, Crash 6, p. 51.
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Cosmic Cruiser ĉe MobyGames
- angle Cosmic Cruiser ĉe SpectrumComputing.co.uk