Căpeni
vilaĝo en Rumanio
Căpeni [kəpenj] (hungare: Köpec koepec) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Sfântu Gheorghe. Administre ĝi apartenas al Baraolt. En reformita preĝejo troviĝas ligna baldakeno pentrita en 1767 de József Oklándi Asztalos.
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 1299 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1213 (98% hungaroj).
Historio
redaktiĜia unua skriba mencio estis en 1459. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Köpec apartenis al Hungario (Háromszék). A
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj
redakti- Béla Bíró (*18-a de februaro 1947): ĵurnalisto, publicisto, studverkisto.
- István Géza Bíró (*25-a de septembro 1934): scenejdekoraciisto.
- Júlia Dalma Nagy (*5-a de septembro 1945): goblen-kaj tekstilartistino.[1] Arkivigite je 2011-11-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Imre Gúzs (*9-a de februaro 1936): ĵurnalisto, verkisto.
- József Köpeczi Sebestyén blazonisto, pentristo tie vivis inter 1919 kaj 1951.
- István Urák (2-a de novembro 1974): naturscienca verkisto
- Rózsa Györffy (hungara aktoro kaj verkisto)
Eksteraj ligiloj
redakti- Mapo de distrikto Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine