Burgenlando
Burgenlando [bur'genlant] estas la plej orienta, plej nova (ekde 1921 ĉe Aŭstrio) kaj plej malalte situanta federacia lando de Aŭstrio.
Burgenlando | ||||
---|---|---|---|---|
Federacia lando | ||||
Flago | Blazono | |||
federacia lando de Aŭstrio [+] | ||||
Lando | Aŭstrio | |||
Distriktoj | 2 Statutaj urboj 7 Distriktoj |
|||
Komunumoj - el tiuj urboj - el tiuj bazarkomunumoj | 171 13 590 |
|||
Supermara alteco | 333 m ü. A. [+] | |||
Koordinatoj | 48° N, 16° O (mapo)47.516.416666666667Koordinatoj: 48° N, 16° O (mapo) | |||
Ĉefurbo | Eisenstadt | |||
- koordinatoj | 48° N, 16° O (mapo)47.516.416666666667Koordinatoj: 48° N, 16° O (mapo) [+] | |||
Plej alta punkto | ||||
- alteco | 884 m ü. A. | |||
Plej malalta punkto | ||||
- malalteco | 115 m ü. A. | |||
Akvokolektejo | 3 961,8 km² (396 180 ha) [+] | |||
Areo | 3 961,8 km² (396 180 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 294 436 [+] (1-a de januaro 2020) | |||
Denseco | 74,32 loĝ./km² [+] [+] | |||
Malneta enlanda produkto | 10,4 mrd. € (2022) | |||
MEP je kapo | 34 700 | |||
Senlaboreco | 5,6 % (oktobro 2023) | |||
Reganta partio | SPÖ | |||
Ministroprezidento | Hans Peter Doskozil (ekde 2019) |
|||
Parlamento | ||||
El 36 seĝoj ricevas: | ||||
Lasta baloto | 26-a de januaro 2020 | |||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |||
ISO 3166-2 | AT-1 | |||
Nord-suden | 143 km | |||
Okcident-orienten | 85 km | |||
|
||||
Burgenlando | ||||
Vikimedia Komunejo: Burgenland [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Oriente de Burgenlando troviĝas Hungario kaj okcidente Malsupra Aŭstrio kaj Stirio. Sude estas nur kelkajn kilometrojn longa limo al Slovenio, norde nur iomete pli longa limo al Slovakio. La katolika episkopo de Eisenstadt estas la kroato Ägidius Zsifkovics.
Historio, nomo
redaktiLa nocio aperis nur post la 1-a mondmilito. La ĝermo estis plano de ĉeĥoj: la slava koridoro, kiu estus farinta kontakto inter Ĉeĥoslovakio kaj sudslavoj. Ĉar estis 2 fervojoj inter Ĉeĥoslovakio kaj tiutempa Fiume, Aŭstrio kaj Hungario ricevis po 1 fervojon. Ĝis 1920/1921 la jam ĉiam plejmulte germanlingva Burgenlando apartenis al Hungario (German-Okcidenthungario). Post dumjaraj bataloj kaj negocoj post la 1-a Mondmilito ĝi estis aljuĝita al Aŭstrio per la traktatoj de Saint Germain kaj Trianon. Post fortaj protestoj de Hungario oni tamen faris plebisciton por la regiono ĉirkaŭ Sopron, kiu estis planita kiel ĉefurbo. La plimulto de la enloĝantaro decidis por la restado ĉe Hungario.
La nomo "Burgenlando" memorigas ankoraŭ pri tio, ke la lando iam konsistis el kvar hungariaj komitatoj ("Vierburgenland" - Kvarburglando):
- Pressburg (germanlingva nomo por Bratislavo)
- Wieselburg (germanlingva nomo por la hungara urbo Moson)
- Ödenburg (germanlingva nomo por Sopron)
- Eisenburg (germanlingva nomo por Vas).
Ĝis 1925 Bad Sauerbrunn estis la provizora sidejo de la landaj registaro kaj administracio, ĝis poste la ĝis tiam relative malgrava malgranda urbo Eisenstadt (prononcu: Aj'zenŝtat) fariĝis ĉefurbo de Burgenlando.
Distriktoj
redaktiFortikaĵoj (hungare/germane)
redaktiFraknó/Forchtenstein, Németújvár/Güssing, Városszalónak/Stadtschlaining, Lánzsér/Landsee, Léka/Lockenhaus, Borostyánkő/Bernstein im Burgenland, Pinkaóvár/Burg (Burgenlando)
Burgoj
redaktiFéltorony/Halbturn, Sopronkeresztúr/Deutschkreutz, Lakompak/Lackenbach, Vasvörösvár/Rotenturm an der Pinka, Monyorókerék/Eberau