Buick
Buick estas firmao kaj marko de aŭtomobiloj de Usono fondita en 1903 kaj propraĵo de la industria grupo General Motors ekde la fondo de tiu, en 1908. Ekde la komenco de General Motors, la modeloj de Buick estis luksa kategorio, super la ĉefaj stabilaj markoj de General Motors kiel Chevrolet, Pontiac kaj Oldsmobile, kvankam sub la mejloŝtono, nome la divizio Cadillac. Ĝia ĉefa konkurencanto estis la marko Mercury, de la rivala grupo nome Ford Motor Company.
Buick | ||
---|---|---|
Dosiero: | ||
aŭtomobilmarko • dividaĵo • aŭtomobilo-faranta firmao • publika kompanio vd | ||
Dum | 1899 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | publika kompanio | |
Fondintoj | David Dunbar Buick vd | |
Sidejo | Detrojto | |
Lando | Usono | |
Agokampo | aŭtomobilo | |
Posedata de | General Motors vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La aŭtoj Buick estis venditaj preskaŭ nur en Usono kaj Kanado, kuon malmultaj esceptoj. En Meksiko la marko alvenis en 1921, kaj estis tie ĝis 1996 kiam oficiale retiriĝis (Century Limited). La marko havis ankaŭ iom fortan vendadon en Ĉinio. Aktuale, la Buick ne estas vendataj en Eŭropo, sed fabrikoj kiel Opel en Germanio[1] fabrikas modelojn Buick por estis eksportitaj al Usono.
La logoo de Buick, nomita Trishield ("triobla ŝildo"), konsistas el tri ŝildoj liniigitaj diagonale: tiu maldekstra ruĝa, tiu centra blankaj kaj tiu dekstra griza aŭ blua.