Brumero
Brumero (france Brumaire) estas la nomo de la dua monato de la franca respublika kalendaro, la dua ankaŭ de la aŭtuna sezono, kiu daŭras ekde la 22-a, 23-a aŭ 24-a de oktobro ĝis la 20-a, 21-a aŭ 22-a de novembro, laŭ la jaro. Ĝi proksimume koincidas kun la ŝajna preterpaso de la Suno ĉirkaŭ la zodiaka konstelacio Skorpio.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/82/Brumaire.jpg/220px-Brumaire.jpg)
La nomo devenas el la latina radiko por brumo, kio kutime okazas en tiu jarepoko.