Brandýs nad Orlicí
Brandýs nad Orlicí estas urbo en Ĉeĥio, regiono Pardubice. Vivas ĉi tie 1 305 loĝantoj (2024). Ĝi situas en profunda valo de rivero Tichá Orlice sub nordaj partoj de Orlica montaro 11 kilometrojn okcidente de Ústí nad Orlicí kaj 5 km oriente de Choceň. En la urbo estas fervoja stacio sur linio Pardubice - Česká Třebová. La urbo estis unu el la unuaj gravaj sidejoj de la Unuiĝo de fratoj.
Brandýs nad Orlicí | |||
germane Brandeis an der Adler | |||
urbo | |||
Brandýs nad Orlicí
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Brandýs nad Orlicí | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Ústí nad Orlicí | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Memorindaĵoj | Brandýs nad Orlicí burgo | ||
Rivero | Tichá Orlice | ||
Situo | Brandýs nad Orlicí | ||
- alteco | 305 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 00′ 12″ N 16° 17′ 05″ O / 50.00333 °N, 16.28472 °O (mapo) | ||
Katastro | 4,33 km² (433 ha) Brandýs nad Orlicí | ||
Loĝantaro | 1 305 (2024) | ||
Denseco | 301,39 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orlica tabulo | ||
Unua skribmencio | 1332 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 561 12 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 579947 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Brandýs nad Orlicí | |||
Retpaĝo: www.mesto-brandys.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Podlesí, Orlické Podhůří, Sudislav nad Orlicí, Zářecká Lhota, Oucmanice kaj Mostek.
Memorindaĵoj
redaktiMemormuzeo de Johano Amoso Komenio
redaktiMemormuzeo de Johano Amoso Komenio troviĝas en la urbodomo kaj estas alirebla publike.
Preĝejo
redaktiPreĝejo al Ĉieleniro de Jesuo Kristo estis konstruita en la jaroj 1787 - 1788 en baroka stilo laŭ planoj de la konstruisto Jehlička el Heřmanův Městec. La preĝejo estas ununava kun prisma turo.
Statuo de Virgulino Maria
redaktistaras sur urboplaco origine devenis el la jaro 1798. En la jaro 1812 ĝi estis detruita pro ventego kaj anstataŭigita per nova statuo skulptita fare de F. kaj K. Mělnický el Vamberk.
Statuo de Johano Nepomuka
redaktiStatuo de Johano Nepomuka situas ĉe rivero Tichá Orlice.
Monumento de Jan Amos Komenský
redaktiEn deklivo ĉe valo de la rivero Tichá Orlice estas ejo, kie en la jaroj 1622 ĝis 1625 kaŝadis sin kaj verkis persekutata Johano Amoso Komenio. Proksime de tiu loko estas monumento, kiun konstruigis al li "la dankema nacio" en la jaro 1865.
Kontraŭmilita monumento
redaktiMonumento al viktimoj de faŝismo situas ĉe la loka lernejo.
Instituto por readaptado
redaktiEstinta torfa kaj karbon-dioksida banejo estis transformita en instituton por readaptado de la korpa movaparato.
Ruinoj de burgo
redaktiLa burgon, fonditan antaŭ la jaro 1289 fare de Henriko de Prostiboř, konkeris kaj ruinigis ĝin en la jaro 1421 husanoj. Poste ĝi estis rekonstruita. En la jaro 1506 aĉetis la burgon Vilém el Pernštejn kaj tute ruinigis ĝin.
Frubaroka kastelo
redaktiLa kastelo estis konstruita en la dua duono de la 17a jarcento kaj estis en la jaro 1914 pseŭdobaroke rekonstruita. Publike ne estas alirebla. Ĉe la enirejo estas statuoj de la atlantoj.
Natura labirinto kaj Pilgrimanta pado
redaktiProksime de la monumento de Johano Amoso Komenio (ekestas fare de lokaj entuziasmuloj plektaĵo de padetoj inter karpenaj arbaretoj, naturlabirinto laŭ modelo de anglaj tiuspecaj poramuzaj objektoj. La konstruado daŭros plu per efektivigado de pliaj vojetoj en ĉirkaŭaĵo. La ekestantan naturparkon oni nomos "Pilgrimanta pado".
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 230 |
1880 | 1 274 |
1890 | 1 167 |
1900 | 1 118 |
1910 | 1 217 |
1921 | 1 278 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 428 |
1950 | 1 528 |
1961 | 1 499 |
1970 | 1 462 |
1980 | 1 465 |
1991 | 1 494 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 438 |
2011 | 1 377 |
2014 | 1 381 |
2016 | 1 349 |
2017 | 1 345 |
2018 | 1 322 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 1 303 |
2020 | 1 316 |
2021 | 1 277 |
2022 | 1 295 |
2023 | 1 310 |
2024 | 1 305 |
Pluaj fotoj
redakti-
Monumento de J. A. Komenio
-
Kelo ĉe ŝtipkabano de J.A.Komenio
-
Surskribo ĉe kelo de ŝtipkabano de J.A.Komenio
-
Brandýs nad Orlicí
-
Plastiko de Falko (ĉeĥe "Sokol" - nomo de la gimnastasocio)
-
Rivero Tichá Orlice apud Brandýs nad Orlicí
-
Statuo de Sankta Johano Nepomuka
-
Plastiko "Tiuj antaŭ ni"
Literaturo
redakti- Muchka I.. - Petříček V.- Neubert L.: Východní Čechy. Eldonis Panorama eldonejo en Prago en j. 1990.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol.- Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.