Bojko Borisov
Bojko Metodiev BORISOV (bulgare Бойко Методиев Борисов; naskiĝis la 13-an de junio 1959 en Bankja proksime de Sofio) estas bulgara politikisto. Li estas membro de la konservativisma politika partio GERB, kiu fine de la jaro 2006 fondiĝis grandparte je lia iniciato. Ekde la 27-a de julio 2009 ĝis marto 2013 li estis la ĉefministro de Bulgario. Li estas edziĝinta al Cvetelina Borislavova, la direktorino de la bulgara SI-banko.
Bojko Borisov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Бойко Борисов (Бате Бойко) Бойко Методиев Борисов | |||||
Naskonomo | Бойко Методиев Борисов | ||||
Naskiĝo | 13-a de junio 1959 en Bankja proksime de Sofio | ||||
Religio | ortodoksismo vd | ||||
Lingvoj | bulgara vd | ||||
Ŝtataneco | Bulgario vd | ||||
Alma mater | Academy of the Ministry of Interior, in Sofia (en) vd | ||||
Partio | GERB | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Cvetelina Borislavova, la direktorino de la bulgara SI-banko | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto futbalisto militisto policisto karateisto oficiro fajroestingisto lektoro vd | ||||
Laborkampo | Politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
ĉefministro de Bulgario | |||||
Dum | 2009-2013 | ||||
Antaŭulo | Sergej Staniŝev | ||||
Sekvanto | (Marin Rajkov) aganta | ||||
2-a periodo | |||||
Dum | 2014-2017 | ||||
Antaŭulo | (Georgi Bliznaŝki) aganta | ||||
Sekvanto | (Ognjan Gerdĵikov) aganta | ||||
3-a periodo | |||||
Dum | 2017-2021 | ||||
Antaŭulo | (Ognjan Gerdĵikov) aganta | ||||
Sekvanto | (Stefan Janev) aganta | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post la parlamenta baloto de 2009 kaj la venko super la ekskomunistoj de la Bulgara Socialisma Partio (BSP) li diris:
|
Bojko Borisov naskiĝis en familio de policano kaj mezlerneja instruistino. Li volis studi en la fakultato de ŝtata sekureco kaj provis ekzameniĝi tie en 1977, sed ne estis akceptita pro sia deveno: lia avo estis murdita de komunistoj en 1944. Tiel li finis fakultaton de fajroestingistoj kaj laboris laŭ tiu fako en la Ministerio pri internaj aferoj ĝis 1990. En 1991 li fondis propran privatan gardistan entreprenon, inter ties klientoj estis Todor Ĵivkov kaj la eksa caro Simeono la 2-a.
En la partio de la caro Simeono li eniris la grandan politikon. En 2005 li gajnis la voĉdonon por la posteno de urbestro de Sofia, la ĉefurbo de Bulgario. En 2006 li fondis propran partion „Civitanoj por la eŭropa evoluo de Bulgario“ (GERB). En la parlamentaj elektoj de julio 2009 la partio GERB gajnis plejparton de la lokoj en la landa parlamento. Tiel Bojko Borisov iĝis premiero kaj organizis la novan estraron.
Borisov sportumas. Li estas konata kiel fakulo pri karateo (li okupiĝas pri ĝi ekde 1978), li ankaŭ ludas futbalon en la publikaj ludoj de politikistaj teamoj.