Bimo
Bimo aŭ Bhima estas rolulo de la Mahabarato (religia eposa teksto de la 3-a jarcento a.n.e.). Li estis la dua el la kvin fratoj Pandavoj (‘filoj de [la reĝo] Panduo’ kaj la reĝino Kuntio). Li distingiĝis el siaj fratoj pro sia enorma alto kaj forto. Tiu legenda fortego estas troigita laŭlonge de la tuta verko. Ekzemple oni diras, ke li havis la forton de mil elefantoj.
Bimo | |
---|---|
legenda figuro | |
Verko | Mahabarato |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Panduo |
Patrino | Kunti |
Gefratoj | Arĝuno • Karna • Judiŝtiro • Nakulo • Sahadevo |
Edzo/Edzino | Hidimba • Draŭpadi |
Infanoj | Gatotkaĉo • Sutasoma |
La nomoj de la kvin fratoj estas Judiŝtiro, Bimo, Arĝuno, Nakulo kaj Sahadevo. Ĉiuj kvin fratoj estis edziĝintaj al la sama virino, nome Draŭpadio. Kune, la fratoj luktis kaj venkis en granda milito kontraŭ siaj kuzoj la Kaŭravoj, kio iĝis konata kiel Milito de Kurukŝetro.
Referencoj
redakti- Chakravarti V. Narasimhan; The Mahabharata. Columbia University Press, 1965.
Eksteraj ligiloj
redakti- The Mahābhārata de Vyasa, tradukita el sanskrito en anglan fare de Kisari Mohan Ganguli kaj publikigita rete ĉe sacred-texts.com.