Berlin-Dorotheenstadt
Dorotheenstadt estas historia kvartalo en la centra parto de Berlino. Ĝi estas parto de la urbodistrikto Berlin-Mitte kaj ene de ĝi de samnoma urboparto Berlin-Mitte. La kvartalo Dorotheenstadt precipe konatas pro la Brandenburga pordego kaj la bulvardo Unter den Linden.
Berlin-Dorotheenstadt | |||
---|---|---|---|
kvartalo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 52° 31′ N, 13° 23′ O (mapo)52.518613.3883Koordinatoj: 52° 31′ N, 13° 23′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Berlin-Dorotheenstadt [+] | |||
Situo
redaktiLa kvartalo limiĝas okcidente per la parko Großer Tiergarten kaj la Brandenburga pordego (de 1961 ĝis 1990 ĝi okcidente limiĝis per la Berlina Muro), norde per la rivero Spree, nordoriente per flanka kanalo de la rivero Spree, nomata Kupfergraben, kaj per la Muzea Insulo de Berlino, oriente per la stratoj Hinter dem Gießhaus kaj Oberwallstraße, kaj sude per la strato Behrenstraße.
Gravaj konstruaĵoj kaj institucioj
redakti- strato Dorotheenstraße
- eksa reĝa ĉevalejo (Marstall) kaj eksa unua berlina observatorio, ekde 1914 parto de la Staatsbibliothek ("ŝtata biblioteko")
- Universitata biblioteko (pli poste arthistoria instituto) de la Humboldt-Universitato en Berlino[1]
- Pariser Platz ("pariza placo")
- Brandenburga pordego
- ambasadejo de Usono
- Akademie der Künste
- ambasadejo de Francio
- strato Wilhelmstraße
- strato Unter den Linden
- ambasadejo de la Rusia Federacio (ĝis 1991 de Sovetunio)
- operejo Komische Oper
- konstruaĵego Zollernhof, de 1949 ĝis 1990 sidejo de la ŝtata GDR-junulara asocio Freie Deutsche Jugend, de 1990 ĝis 1993 adreso de multaj junularaj asocioj, interalie de la berlina oficejo de GEJ, de 2000 la berlina studio de la televida kanalo Zweites Deutsches Fernsehen
- Humboldt-Universitato en Berlino
- Staatsbibliothek ("ŝtata biblioteko")
- Alte Bibliothek ("malnova biblioteko)
- operejo Staatsoper Unter den Linden
- strato Friedrichstraße
- teatrejo Admiralspalast
- fervoja stacidomo Friedrichstraße