Berdejo
Berdejo [berDEĥo] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidenta pinto de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Berdejo | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50316 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 37 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 34′ N, 1° 57′ U (mapo)41.5614288-1.9441486Koordinatoj: 41° 34′ N, 1° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 990 m [+] | ||
Areo | 19,386529 km² ( 193 8.6 529 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Berdejo [+] | |||
Geografio
redaktiBerdejo estas municipa teritorio en la nordokcidenta pinto de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Torrelapaja norde kaj Bijuesca sude.
La loĝloko Berdejo mem estas je 125 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 990 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Numbales, alfluanto de la rivero Jalón. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1502.
Historio
redaktiAlfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Calatayud. Dekomence la loko estis literumita kiel Berdeio aŭ Vergegium, kio rezultis en konfuzo pri la naskoloko de Sankta Emiliano nome kun Berceo. Tie estis pastro Emiliano de la Cogolla ĉirkaŭ la jaro 560, kiam Torrelapaja estis domaro de Berdejo.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Berdejo kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 40 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.
Aktualo
redaktiTradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Aliaj altiraĵoj estas la preĝejo de la 13-a jarcento kun romanika absido, la restaĵoj de la kastelo, ermitejo, rigardejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.