Wojciech Bartos Głowacki
(Alidirektita el Bartosz Głowacki)
Wojciech Bartos, ekde 1794 - Głowacki (naskiĝis ĉ. 1758 en Rzędowice, mortis 1794 en Kielce) - pola kamparano, heroo de insurekcio de Kościuszko, standardisto de krakovaj grenadistoj.
Wojciech Bartos Głowacki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1758 en Rzędowice |
Morto | 9-an de junio 1794 (36-jaraĝa) en Kielce |
Tombo | Basilica of the Assumption of the Blessed Virgin Mary in Kielce (en) |
Ŝtataneco | Respubliko de Ambaŭ Nacioj |
Dum la batalo de Racławice 4-an de aprilo 1794 li distingiĝis per granda kuraĝo (forprenis rusan kanonon estingante la meĉon per sia ĉapo). Vundita dum la batalo de Szczekociny (6-an de junio 1794) li mortis kaj estis enterigita en Kielce. Post malvenko de la insurekcio Głowacki iĝis la simbolo de kuraĝo kaj braveco.