Balatonszabadi
Balatonszabadi [balatonsabadi] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo kaj samtempe feriejo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Siófok. Szabad en la loknomo signifas: libera.
Balatonszabadi | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8651 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 900 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 70 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 54′ N, 18° 8′ O (mapo)46.89298055555618.136611111111Koordinatoj: 46° 54′ N, 18° 8′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 41,34 km² (4 134 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Balatonszabadi [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 41 km²
- Loĝantaro: 2890
- Poŝtkodo: 8651
- Telefonprefikso: 84
- Koordinatoj:(46° 53′ 25″ N; 18° 8′ 5″ E Mapo)
Situo
redaktiBalatonszabadi situas laŭ maldekstra bordo de Sió, laŭ traira flankovojo, aŭtoŝoseo Budapeŝto-Nagykanizsa preteriras. Ĝi troviĝas proksime de Balatono.
Historio
redaktiBalatonszabadi naskiĝis en 1950 pro unuiĝo de vilaĝoj Fokszabadi kaj Siómaros. Antaŭ la hungaroj keltoj kaj romianoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1299 en formo Szabadi. Okazis grandaj bataloj dum la turkoj kaj ankaŭ en 1945. Dum la socialismo kolĥozo formiĝis.
Vilaĝservoj estas lernejo, kulturdomo akvodukto, gasodukto, kanalizado, poŝto, interretejo, kuracejo, dentokuracejo, infanokuracejo.
Vidindaĵoj
redakti- kalvinana preĝejo de 1800 en vilaĝoparto Maros
- postbaroka katolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna de 1778 en vilaĝoparto Maros
- la unua skulptaĵo pri Lajos Kossuth de 1894 en vilaĝoparto Maros
Famuloj
redaktiEn Balatonszabadi naskiĝis skulptisto Imre Veszprémi.