Büssü
Büssü [buŝu] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Kaposvár.
Büssü | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7273 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 341 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 27′ N, 17° 58′ O (mapo)46.45746111111117.963069444444Koordinatoj: 46° 27′ N, 17° 58′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 17,19 km² (1 719 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Büssü [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 17 km²
- Loĝantaro: 440
- Poŝtkodo: 7273
- Telefonprefikso: 82
Situo
redaktiBüssü situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Igal troviĝas 12, Dombóvár 20, Kaposvár 21, Sásd 30 km-ojn.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata de romianoj. La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1725 laŭ tiama ortografio "Bese". En la 18-a jarcento la komunumo iĝis kampurbo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, klubo de maljunuloj, migra poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika baroka kapelo omaĝe al Sankta Triunuo de 1764
- baroka kalvinana preĝejo de 1788
- nobeldomo de Pongrácz [pongrAc]
Fontoj
redakti- hungara Vikipedio
- http/maps.google.com
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.gyaloglo.hu
- www.falvak.hu