Béla Szászy
Béla Szászy [sAsi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szászy Béla estis hungara juristo, politikisto, ministro, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1931). Lia filo estis same juristo, akademiano István Szászy.
Béla Szászy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de novembro 1865 en Pócsmegyer |
Morto | 17-an de junio 1931 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | István Szászy |
Okupo | |
Okupo | advokato politikisto |
Béla Szászy [1] naskiĝis la 26-an de novembro 1865 en Pócsmegyer. Li mortis la 17-an de junio 1931 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBéla Szászy instruis eklezian juron kaj jurhistorion en jura akademio en Kecskemét inter 1889-1892, poste li laboris en juĝejo. Post jaroj li havis postenon en la ministerio. En 1918 li iĝis vicministro, en la sekva jaro tuj post falo de Hungara Sovetrespubliko dum semajno justicministro. Li okupiĝis ekzemple pri la privata juro.
Verkaro (elekto)
redakti- Az alapítvány létrejötte (1906)
- Korunk jogfejlődésének irányát jelző eszmék (1930)