August Kristian Örn
August Kristian ÖRN, naskiĝis 29-an de oktobro 1881 en Skyttorp, Svedio, estis sveda policisto en Gävle kaj Esperanto-pioniro.
August Kristian Örn | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1881 |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Örn estis kunfondinto de la Esperanto-grupo de Gävle en 1907, estrarano de Sveda Esperanto-Federacio kaj ano de Universala Esperanto-Asocio de ĝia fondo. Li ankaŭ fondis la unuan Esperanto-grupon en Enköping en 1919. Krome, Örn agadis en Internacia Esperantista Polic-Asocio, faris kursgvidadon kaj propagandis.